István Görbe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1935 en Halmeu |
Morto | 20-an de aŭgusto 2010 (75-jaraĝa) en Satu Mare |
Okupo | |
Okupo | tradukisto |
István GÖRBE [goerbe] estis rumania hungara publicisto, folkloristo, tradukisto. Li naskiĝis en Halmeu la 19-an de aprilo 1935 kaj mortis la 20-an de aŭgusto 2010 en Satu Mare.
Biografio
István Görbe akiris diplomon pri la hungaraj lingvo kaj literaturo en la Universitato Bolyai de Kluĵo en 1958. Li instruis en Baia Mare, poste de 1960 en Satmaro. Li publikigis de 1958 en Utunk, Művelődés, A Hét, Korunk kaj en tagĵurnaloj kaj semajngazetoj.
Libroj
- Évek énekei kunulaŭtoro (Kv. 1971)
- Cikkek és tanulmányok, kunulaŭtoro (Szatmár 1972).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.