István Gádor | |
---|---|
István Gádor | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1891 en Kóka |
Morto | 22-an de julio 1984 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Magda Gádor |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto |
István Gádor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gádor István estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto. Lia filino estis Magda Gádor.
István Gádor naskiĝis la 11-an de novembro 1891 en Kóka, li mortis la 22-an de julio 1984 en Budapeŝto.
Biografio
István Gádor devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Altlernejo en 1911. Liaj plej gravaj instruistoj estis Antal Lórántfi, Géza Maróti kaj Imre Simay. Post la diplomo li laboris 5 jarojn en ateliero de Géza Maróti, poste li luis atelieron en Budapeŝto. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li vivis al Vieno ĝis 1926. Post 2 jaroj li ekinstruis en ateliero de Dezső Orbán. Tiutempe liaj kreaĵoj atingis orajn aŭ arĝentajn edalojn. Inter 1945 kaj 1958 li instruis en la Industriarta Altlernejo, sed li kreis ankaŭ porcelanajn artaĵojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1955 kaj 1975, inter 1933 kaj 1979 ankaŭ aliajn premiojn.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1921, 1929, 1935, 1954, 1961, 1966, 1984)
- Krakovo (1965)
- Vieno (1967)
- Arthalo Budapeŝto (1971)
- Berlino (1973)
- Vác (1982)
El kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1945, 1948, 1962, 1966, 1995)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1975)
- Bruselo (1958, mondekspozicio)
- Venecia Bienalo (1962)
- Londono (1963)
- Pécs (1968, 1972, 1978
- Kairo (1969)
- Moskvo (1975)
- Gádor kreas en 1938
- Komuna memortabulo
Elektitaj kreaĵoj
- vidu la malsuprajn bildojn!
Elektitaj disĉiploj
- Katalin M. Kiss
- Imre Schrammel
- József Simó (ceramikisto, inĝeniero)
- Tamás Soltra E.
- Miklós Veress (ceramikisto)
- ceramikaĵoj 1920-1930
- ceramikaĵoj 1930
- artaĵo
- artaĵo
- Vazo kun strigo
- skulptanto 1935
- Vazo ĉ. 1940
- Figuro
- Vazo 1922
- ornama ingo
- Bovino
- Ĉevalido
- Vazo kun cikonio