István Fekete | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1900 en Gölle | ||||
Morto | 23-an de junio 1970 (70-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Ekonomia Akademio vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | István Fekete vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1937– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István FEKETE [iŝtvAn] (n. la 25-an de januaro 1900 en Gölle - m. la 23-an de junio 1970 en Budapeŝto) hungare Fekete István, Esperante Stefano Fekete, estis hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy. Li estas unu el la plej legataj hungaraj verkistoj de ĉiuj tempoj. Ĝis 2002 hungare aperis 8,7 milionoj da ekzempleroj, eksterlande en 10 lingvoj en 12 landoj en 45 eldonoj liaj verkoj aperis.
István Fekete naskiĝis la 25-an de januaro 1900 en Gölle. Li mortis la 23-an de junio 1970 en Budapeŝto.
Biografio
Li frekventis lernejon loke, poste en Kaposvár. Dum la 1-a mondmilito li batalis, kiel kaporalo. Poste li lernis por esti agronomo en Mosonmagyaróvár. Li komencis labori en Bakóca, kie li edziĝis, baldaŭe havanta filinon kaj filon. La nova familio venis al Ajka, kie li laboris eminente kaj ofte ĉasadis. Li komencis sian karieron en 1936, tiam debutis, kiel verkisto. En 1946 li devis silenti, ĉar li prezentis la teroron de la komunistoj, fine la policanoj preskaŭ mortbatis lin. Poste li verkis nur faklitereturon pri la agrario kaj foje en katolikaj periodaĵoj. Li kelkfoje ricevis premiojn kaj baldaŭe li eldonis sukcesajn porjunularajn verkojn.
Verkaro (elekto)
- 1914 la unua poemo aperis en periodaĵo
- 1937 A koppányi aga testamentuma (Testamento de la agao de Koppány), historia porjunulara romano
- 1939 Zsellérek (Malriĉaj kamparanoj), romano
- 1940 Hajnalodik (Tagiĝo), sukcesa teatraĵo
- 1941 Dr. Kovács István (Dr István Kovács), scenario de filmo
- 1944 Emberek között (Inter homoj), romano
- 1955 Kele junulara romano pri cikonio
- 1955 Lutra junulara romano pri lutro
- 1955 Halászat (fiŝado), publikigita kiel lernolibro. En la 1950-aj jaroj li verkis plurajn bonegajn junularajn romanojn, en kiuj li fidele prezentis la veran rilaton inter homo kaj naturo.
- 1957 Tüskevár (Dorno-fortikaĵo), sukcesa junulara romano, poste filmo
- 1957 Bogáncs junulara romano pri hundo
- 1959 Téli berek (Vintra bosko), romano daŭrigo de Tüskevár
- 1960 Pepi-kert (Ĝardeno de Pepi), scienca verko pri arboreto de Szarvas
- 1965 Vuk junulara romano pri vulpo
- 2006 Erdély (Transilvanio, prozoj
En Esperanto aperis
- Vuk (vidu pli supre)[1]
Honoroj
En 1940 li estis elektita al la Kisfaludy Societo kiu inkluzivis la plej signifajn verkistojn, poetojn, literaturhistoriistojn, kritikistojn kaj tradukistojn de la tempo. Eblis sole iĝi membro surbaze de strikta kaj objektiva profesia taksado.
Memorigiloj
- skulptaĵo
- memortabuloj
- literatura societo pri István Fekete
- pli, ol 30 lernejoj havas la nomon István Fekete
Noto kaj referencoj
Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko el la samtitola artikolo en la hungarlingva Vikipedio, listo de kontribuintoj.
- ↑ (eo) István SZABOLCS, Konferenco de poliglotoj en Budapest 2023 – Prelego pri Esperanto kaj Hungario, HEA, la 3-an de decembro 2023.