FARKAS István [farka:ŝ] estis rumanuja hungara reĝisoro naskita en Oradea la 26-an de januaro 1929 kaj mortinta en Oradea la 5-an de januaro 1989.

Kariero

Li estis en 1953 fondintano de la Teatro de Baia Mare kaj kune kun la trupo li en 1956 translokiĝis al Satu Mare. Ekde 1965 li estis reĝisoro de la teatro Marosvásárhelyi Nemzeti Színház Tompa Miklós Társulat de Târgu Mureş kaj profesoro de la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat. Poste ĝis sia morto li estis reĝisoro kaj artgvidanto de la teatro Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea.

El liaj reĝisoraĵoj

  • Baranga: Kerge birka;
  • Lev Tolstoj–Piscator: Milito kaj paco;
  • O’Neill: Amerikai Elektra;
  • Shakespeare: Tévedések vígjátéka;
  • Maróti L.: Az utolsó utáni éjszaka;
  • Arthur Miller: Az alku;
  • Nestroy–Heltai J.: Lumpáciusz Vagabundusz;
  • Károly Kós: Budai Nagy Antal.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.