István Dékány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1886 en Kecskemét |
Morto | 20-an de novembro 1965 (79-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
István DÉKÁNY [iŝtvAn dEkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dékány István estis hungara filozofo, sociologo, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1922).
István Dékány naskiĝis la 30-an de aprilo 1886 en Kecskemét. Li mortis la 20-an de novembro 1965 en Cegléd.
Biografio
István Dékány frekventis universitatojn en Budapeŝto, Jena, Londono, poste li ekinstruis en 1911 en diversaj urboj de Transilvanio. Ekde 1922 li instruis en universitato de Budapeŝto.
Verkaro (elekto)
- Bevezetés az interpszichikai megismerés elméletébe (1919)
- Bevezetés a társadalom lélektanába (Enkonduko al psikologio de la socio) (1923)
- Város és falu szociológiai szempontból (Urbo kaj vilaĝo laŭ sociologia vidpunkto) (1935)
- Szociológiai műszótár (Sociologia fakvortaro) (1944)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.