István Bozóky | |
---|---|
István Bozóky en 1963 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bozóky István |
Naskiĝo | la 30-an de januaro 1921 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 27-an de majo 2001 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Barbara Hegyi • Mária Barta |
Amkunulo | Gyöngyvér Demjén |
Okupo | |
Okupo | aktoro • dramaturgo • reĝisoro • teatrestro |
István Bozóky [iŝtvAn bozOki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozóky István estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Bozóki, lia edzino estis Mária Barta.
István Bozóky naskiĝis la 30-an de januaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de majo 2001 en Budapeŝto.
Biografio
István Bozóky akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1941, poste li aliĝis al trupoj de Teatro Madách (1941–1944), Gaja Teatro (1945), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1946–1949), Teatro Thália (Budapeŝto) (1949–1950). Inter 1950 kaj 1954 li estis teatrestro de Teatro Déryné, inter 1954-1956 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Madách. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis. Li vivis laŭvice en Baden (Malsupra Aŭstrio), Parizo, Bruselo. Hejmenveninta en 1963 li havis viveblecon nur en provinco: Teatro Kisfaludy kaj Teatro Petőfi (Veszprém). En 1964 li estis nomumita arta gvidanto de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1969-1975 li apartenis al malgranda teatro en sia naskiĝurbo, poste li estis liberprofesia aktoro. En 1980 li estis fondinto de Teatro de Nyíregyháza, kiun li gvidis 4 jarojn.
Li ricevis premiojn en 1984 kaj 1990. Li edziĝis en 1945, filino naskiĝis en 1951.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Hamleto - titolrolo
- Rikardo la 3-a - ĉefo de Londono
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Molière:
- La Mizantropo - Philinte
- Les Femmes savantes - Ariste
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Késő (1943)
- Ludas Matyi (1949)
- Az eltüsszentett birodalom (1956)
- Pacsirta (1965)
- A ménesgazda (1978)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- A fekete város (1971)
- IV. Henrik király (1981)
- A templomos lovagok kincse (1993)
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Geedziĝo de Figaro (1951, Teatro Déryné)
- Ŝekspiro: Hamleto (1953, Teatro Déryné)
- Henrik Ibsen: Nóra (1954Teatro Madách)
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy (1955)
- Ĉeĥov: Tri fratinoj (1966, Nacia Teatro (Szeged))
- Henrik Ibsen: Peer Gynt (1969, Nacia Teatro (Szeged))
- Ákos Kertész: Névnap (1975, Teatro Petőfi (Veszprém))
- Friedrich Dürrenmatt: Fizikusok (1980, Teatro Kisfaludy)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde (1981, Teatro de Nyíregyháza)
- Lyle Kessler: Ne hagyj el! (1995, Teatro de Újpest (lasta reĝisoraĵo))