István Bergendy | |
---|---|
István Bergendy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1939 en Szolnok |
Morto | 14-an de decembro 2020 (81-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Péter Bergendy |
Okupo | |
Okupo | bandestro • muzikisto |
István Bergendy [iŝtvAn bergendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bergendy István estis hungara muzikisto (komponisto, saksofonisto, orkestrestro, ĵazmuzikisto).
István Bergendy[1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1939 en Szolnok, li mortis la 14-an de decembro 2020.
Biografio
István Bergendy maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1958, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, pli poste en muziklernejo (nun konservatorio) inter 1961–1964. Li jam fondis orkestron en komenco de la studentaj jaroj. Ilia muziko estis ĵazo kaj ŝlagroj. Li ankaŭ estis ano en aliaj orkestroj, eĉ en simfoniaj orkestroj. Ekde 1962 lia orkestro muzikadis en la plej grava junulara amuzejo, en la sekva jaro ili estis en ĵazfestivalo en Pollando, en 1964 ili faris koncertturneon en Danio. Iom poste la orkestro forlasis la ĵazon kaj fokusiĝis pri la ŝlagroj. En 1970 lia orkestro "Bergendy" estis traaranĝita, proksimume jardeko denove.
Bergendy ricevis premiojn inter 1963-2011. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj filmaj komponaĵoj
- Süsü, a sárkány (televizia serio, 1976–1984)
- Lutra (1986)
- A világ legrosszabb gyereke (1987)
- A napfény íze (1999)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva intervjuo
- Arkivigite je 2019-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- aŭdebla muziko de Bergendy