István Örkényi Strasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1911 en Szentes |
Morto | 11-an de oktobro 1944 (33-jaraĝa) en Kiskunhalas |
Mortokialo | Holokaŭsto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Örkényi Strasser [iŝtvAn orkEnji straser], laŭ hungarlingve kutima nomordo Örkényi Strasser István estis hungara skulptisto, instruisto.
István Örkényi Strasser [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1911 en Szentes, li mortis la 11-an de oktobro 1944 en Kiskunhalas.
Biografio
István Örkényi Strasser devenis el juda familio. Li komence estis komercisto, sed kun financa apogo de la naskiĝurbo li lernis skulptadon en Hungara Belarta Altlernejo en la jaroj 1932–1933. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Sidló. Li debutis en ekspozicio en 1935. Inter 1939 kaj 1943 li instruis en propra arta lernejo kun Aurél Bernáth. Ekde 1941 li ofte estis trudlaboristo. En 1944 la nazioj mortpafis lin. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1935.
Ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1935, 1940)
- Budapeŝto (1947)
- Szentes (1969)
Elektitaj skulptaĵoj
- Kolduslány
- Anyaság
- Női fej
- Imádkozó fiú
Elektitaj reliefoj
Elektitaj platetoj
- "Maya"
- "Éva"
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.