Sidejo de la Partio Istiqlal en la distrikto de Al-Fida Derb-Sultan, Kazablanko.

La Partio Istiqlal (en araba, حزب الإستقلال Hizb al-Istiqlal, Partio de la Sedependeco) estas maroka politika partio.

Temas pri historia partio de la moderna Maroko, fondita en 1937 fare de Allal al-Fasi kaj de ideologio naciista. Ĝi restis fidela al sultano Mohamedo la 5-a kiam li estis elportita al Francio en 1953.

Post la sendependo de Maroko (1955), la partio malplifortiĝis kiam la maldekstra branĉo de Mehdi Ben Barka, separiĝis el Istiqlal por formi novan partion nome Nacia Unio de Popolaj Fortoj (1959). Dum la reĝado de Hasano la 2-a, alternis periodoj de kunlaboro kun la monarkio kun la kontraŭstaroj, kvankam ĉiam apogis la monarkion por aferoj rilate al "Granda Maroko", kiel alpreno de la Okcidenta SaharoCeŭto, Melilo kaj resto de hispanaj teritorij de la nordo de Afriko.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.