Yamamoto Issei |
|
---|---|
YAMAMOTO Issei | |
Persona informo | |
Nomo | Yamamoto Issei |
Dato de naskiĝo | 27-a de majo 1889 |
Naskiĝloko | Gubernio Ŝiga |
Dato de morto | 18-a de januaro 1959 |
Mortoloko | Kusacu |
Aĝo je morto | 69 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj instruisto |
Geografio | |
Ŝtato | Japanio |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | japana lingvo [+] |
Parolata lingvo | japana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Yamamoto Issei (山本 一清 ; naskiĝis la 27-an de majo 1889 en Gubernio Ŝiga, mortis la 18-an de januaro 1959 en Kusacu) estis japana astronomo kaj instruisto. Li estis diplomita ĉe la Universitato de Kioto kaj instruis pri astronomio en tiu ĉi universitato.
En 1920 li fariĝis la unua prezidento de la asocio de amatora astronomio "Toa Tenmon Gakkai" ("Orienta Astronomia Asocio"). Li estis ankaŭ direktoro de la Observatorio Kwasan en Kioto.
Du kosmaj objektoj estis nomitaj en lia honoro :
- la luna kratero Yamamoto ;
- la asteroido 2249 Yamamoto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.