Israelo[2] (hebree מדינת ישראל, , Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, signifante Ŝtato Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo kaj sankta lando de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo (post Mekko kaj Medino) kaj tre grava lando al aliaj monoteismaj religioj – la diversaj eklezioj de Kristanismo (ĉefe la rom-katolika kaj la orientaj) kaj de la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Tel-Avivo [3] kaj ĝia ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ne ĉiuj landoj agnoskas la israelan suverenecon super tiu urbo.[noto 1][4]
La ŝtato Israelo estas demokratio kun parlamenta sistemo, proporcia balotsistemo, kaj universala voĉdonrajto.[5] La Ĉefministro estas la estro de la registaro kaj la Kneset estas la parlamento. Kun loĝantaro de ĉirkaŭ 9 milionoj en 2019,[6] Israelo estas disvolviĝinta lando kaj membro de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).[7] Ĝi havas la 31-e plej grandan ekonomion laŭ MEP en la mondo kaj estas disvolviĝinta lando en daŭra milita konflikto.[8] Ĝi havas la plej altan vivnivelon en la Mezoriento (sen kalkuli la arabajn landojn de la Persa Golfo kaj Saudarabion[9]) kaj rangas inter la pintaj landoj en la mondo laŭ procento de loĝantoj kun militista trejnado,[10] procento de loĝantoj kun universitataj studoj,[11] elspezo en esplorado,[12] kaj vivodaŭro.[13]
La moderna ŝtato Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de antaŭ tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon ene de la koloniisma intenco kontroli teritoriojn en strategia areo ĝis tiam kontrolita de la Otomana Imperio. Tio koincidis kun la intenco de diversaj judaj kaj pro-judaj sektoroj krei „hejmon por la juda popolo“, kion post la persekutado kontraŭ judoj (Holokaŭsto) fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito ricevis fortan subtenon. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn, nome unu juda kaj alia araba. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kontraŭ la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kontraŭ multaj de la najbaraj arabaj landoj (vidu Araba-israela konflikto kaj Arabaj-israelaj militoj) kaj precipe kontraŭ la araba loĝantaro de la Palestiniaj teritorioj, kiuj estas okupacitaj ekde 1967 sed daŭre ne aneksataj (vidu Israel–Palestina konflikto). La ĉefa malplimulto estas la Arabaj israelanoj (aktuale en 2020 ili nombras 2 milionoj, ĉ. 20% de la landa loĝantaro), kies nacia identeco samas kiel la palestinanoj [14], rilatoj estas pli bonaj kaj daŭre pliboniĝantaj [15].
De ĝia fondo, la landlimoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de disputadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj, sed ne nur. Tamen, Israelo subskribis packontraktojn kun kaj Egiptio kaj Jordanio, kaj penadojn estas faritaj por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum plue okupacias ties teritorion kaj malhelpas la normalan funkciadon de la Ŝtato Palestino, ĉefe per instalado de setlejoj de judaj israelanoj en tiuj teritorioj.
Historio
El la antikvo ĝis la 19-a jarcento
La malnova tero de Kanaano, lokita je la sudokcidento de la nomita Fekunda duonluno, estis ekde la antikva tempo, tero de trafiko kaj intera punkto inter la mezopotamiaj civilizacioj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, unuflanke, kaj Antikva Egiptio en la valo de la Nilo por la alia. La regiono estis dividita en malgrandaj urbo-ŝtatoj aŭ sendependaj lokaj reĝlandoj, kiel Moabo kaj Edomo ĉe la oriento, Judao kaj Israelo en la centro, Aramo kaj Fenicio en la nordo, kiuj devis fari portempaj aliancoj per kunigo de iliaj militfortoj kontraŭ la daŭraj invadoj de imperioj (de Egiptio, Asirio aŭ Babilonio), kiel de arabaj nomadoj kaj la Popoloj de la Maro, la filiŝtoj. En tiu tero oni vidis la lumon de du la plej grandaj mejloŝtonoj de la okcidenta civilizacio: la ŝemida alfabeto, origino de multaj malnovaj kaj modernaj alfabetoj, kaj monoteismo de kiu devenas la abrahamaj religioj, kaj poste etendiĝis ambaŭ atingoj tra la tuta Okcidento. Ĝi ankaŭ vidis la naskiĝo de kelkaj el la unuaj urboj de la mondo (kiel Jeriko), kiu jam aĝas sep mil jarojn, en plena neolitika revolucio, tiel kiel unu el la unuaj havenurboj de la mondo, nome la malnova Jafo.
Dum la Helenisma klasika periodo, Jehudo estis absorbita en la postaj Helenismaj regnoj kiuj sekvis la konkerojn de Aleksandro la Granda, sed en la 2-a jarcento a.K. la Judoj ribeliĝis kontraŭ la Seleŭkia Imperio kaj kreis la Hasmonean regnon. Tiu, la lasta teorie sendependa regno de Israelo, grade perdis sian sendependon ekde la 63 a.K. pro sia konkero fare de Pompejo por la Romia Imperio, iĝante Romia kaj poste Partia klienta ŝtato. Post la instalado de klientaj regnoj sub la Heroda dinastio, la Provinco Judea estis skuita per enlandaj tumultoj, kiuj finis per la Unua Juda-Romia Milito, la detruo de la Dua Templo, la apero de la Rabena judismo kaj de la Prakristanismo. La nomo Judeo aŭ Judea (latine, Iudaea) ne plu estis uzita de grek-romianoj (Orienta Romia Imperio) post la Bar-Koĥba-ribelo de la jaro 135 n.e. Post tio okazis la juda diasporo.
En la 7-a jarcento, la tuta Levantenio de la Bizanca Imperio (posteulo de la Romia Imperio) estis konkerita fare de la araba ekspansio kaj restis en islamana kontrolo ĝis la Unua Krucmilito nome en 1099, sekvita de konkero fare de arabaj Ajubidoj en 1187. La Mamluka Sultanlando de Egiptio etendis sian kontrolon super Levantenio en la 13-a jarcento ĝis sia malvenko fare de la Otomana Imperio en 1517. La situacio apenaŭ ŝanĝiĝis dum kelkaj jarcentoj kaj la tuta Levantenio restis dume en kontakto kun la ceteraj arabaj kaj islamaj landoj de Orienta Mediteraneo. Dum la 19-a jarcento, en Eŭropo kaj iom en Nordameriko naskiĝis la ĝermo de nacia sento inter judoj kio kondukis al la establado de nova soci-politik-religi-kultura movado nome Cionismo kiu celis ĉefe enmigradon al Palestino por konstrui tie novan politikan enton.
Moderna epoko
En la fino de la 19-a jarcento en Ĥoveve Cion (Cionista Movado) nome la unua tia societo en Varsovio partoprenis L. L. Zamenhof. La movado fondis unuajn dekomencajn koloniojn en Palestino. En 1897 Kongreso de Cionistoj en Bazelo (Svislando) sub prezidanteco de D-ro Theodor Herzl akceptis „Bazelan Programon“ (La Cionismo celas la formadon de publike garantiita hejmo por la Juda popolo en Palestino). En 1909 tiukadre okazis la fondo de Tel-Avivo (oni povis vidi sur tiu loko ĝis tiam nenion krom sablodunoj). Post la Unua mondmilito Palestino ĉesis esti provinco de Turkio kaj venis sub la protektoraton de Britio. Fakte la 2-an de novembro 1917 la Balfoura Deklaro (fakte simpla letero de eksterafera ministro Balfour al lordo Rothschild, barono Rothschild la 2-a) asertis la jenon: La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando. Tio unuaflanke estis komprenita kiel promeso de kreado de aparta juda ŝtato, dum aliflanke oni komprenis nur la promeson faciligi la setladon de judoj en la teritorio.
En aprilo 1921 „Keren Hajesod“ (Fundamenta Kaso de Palestino) organizaĵo de hebreoj en la tuta mondo kolektis 2 milionojn da pundoj. Samtempe ekzistis alia financa organizo, Hebrea Nacia Kaso, kies tasko estis aĉeti bienojn, sur kiuj la kolonioj (moŝavao) formiĝu. Per la helpo de tiuj ĉi du kasoj dum du jaroj 18 kolonioj estis formitaj. La Valo de Jesreel, bone konata en la Biblia historio, estis tiutempe dense loĝata de pli ol 80 judaj kolonioj (kune kun la antaŭmilitaj, malnova Jiŝuv en la kvar sanktaj urboj), kvankam antaŭ kelkaj jaroj tiu ĉi valo estis tute malplena kaj neprilaborata. La 30-an de junio 1922 la Kongreso de Usono unuvoĉe akceptis la Lodge–Fish rezolucion konforman al la judfavora kompreno de la Balfoura Deklaro. La 24-an de julio 1922 la Ligo de Nacioj konfirmis la aserton de la Balfoura Deklaro cedante mandaton por Palestino al Granda Britujo.
Organizaĵo Ĥalucim de junularaj pioniroj komencis entrepreni iniciatojn por konstrui la landon. Preskaŭ ĉie, kie la Pioniroj komencis laboron, ili trovis marĉojn kaj rokarojn, kiuj estis konsiderataj ne kultureblaj de multaj antaŭmilitaj esplorantoj. En 1925 en Palestino vivis 600 mil homoj, el ili 150 mil judoj. Tel Aviv havis 30 mil loĝantojn, pli ol mil domojn, plurajn fabrikojn, elektran lumon. Laborista Banko posedis kapitalon de 60 mil pundoj. Rutenberg Elektriga Kompanio provizis Tel-Avivon kaj Ĥajfon per elektro kaj planis elektrizi la tutan landon utiligante akvenergion de rivero Jordano. Cionisma Medicina Organizaĵo „Hadassa“ sukcese batalis kontraŭ malario kaj trakomo de okuloj. En aprilo de 1925 en Jerusalemo malfermiĝis la Hebrea Universitato je ĉeesto de pli ol 10 mil judoj de ĉiuj landoj. Dum la Dua Mondmilito la tuta areo kiel kontrolita de Unuiĝinta Reĝlando estis zono de batalkampo.
Vojo al sendependigo
En novembro 1947 Unuiĝintaj Nacioj decidis dividi la ĝistiaman teritorion de Palestino en du duonojn: nome la araba ŝtato ĉe la rivero Jordano kaj la juda ŝtato kun 56 % de la teritorio. La judaj gvidantoj akceptis la decidon. La gvidantoj de la lokaj araboj rifuzis akcepti ĝin kaj la saman tagon komencis ataki la judan loĝantaron. Komenciĝis milito inter la lokaj judoj kaj la lokaj araboj. En majo 1948 oni proklamis en Tel-Avivo la fondon de la juda ŝtato Israelo. La saman tagon kelkaj arabaj najbaraj ŝtatoj (Egiptio, Jordanio, Sirio ktp) ekatakis Israelon kaj tiam plilarĝiĝis la konfliko al la araba-israela milito, la unua milito en serio de militoj inter Israelo kaj ĝia najbaraj arabaj landoj. En marto 1949 finiĝis la milito per venko de la israela armeo. Unu el ĝiaj ĉefaj rezultoj estis, ke centmiloj da lokaj araboj („Palestinanoj“) forlasis siajn hejmojn kaj ekloĝis en aliaj partoj de Palestino aŭ en la najbaraj arabaj landoj („Palestinaj rifuĝintoj“). Parto de ili mem forlasis/forfuĝis dum la milito, dum alia parto estis forpelita de la israelaj soldatoj dum la bataloj. Alia grava rezulto: ne fondiĝis la araba ŝtato de la lokaj palestinanoj. Ĝiaj planitaj teritorioj estis regataj de tiam parte fare de Israelo kaj parte fare de Jordanio (Cisjordanio), inklude la disdividon de Jerusalemo inter Israelo, ĉe la okcidento, kaj Jordanio, ĉe la oriento, inkluzive de la malnova urbo. El 1948 ĝis 1952 estis Ĥajim Vajzman la unua israela prezidento. El 1949 ĝis 1953 estis David Ben-Gurion la unua israela ĉefministro (vidu artikolon Ĉefministroj de Israelo). En 1949 okazis la akcepto de Israelo kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj.
En 1956, samtempe kun la sueza krizo, okazis la Sinaja kampanjo. En 1967 pro la Sestaga Milito Israelo okupis Orientan Jerusalemon, Cisjordanion de Jordanio, la sektoron de Gaza, la duoninsulon de Sinajo de Egiptio kaj la Golanaj Altaĵoj de Sirio. La milito komenciĝis kiam la egiptaj kaj siriaj armeoj grandpotence alproksimiĝis la israelajn limojn minacante konkeri ĝin pro kio la israela armeo ekatakis la unua. En 1973 okazis la Milito de Jom Kippur kontraŭ Sirio kaj Egiptio. En 1978 oni komencis la negocojn al la interkonsenton de Camp David, la unuan packontrakton kun araba lando, per kiuj Israelo redonis Sinajon al Egiptio.
En 1982 okazis militoperaco nomita de Israelo Paco al Galileo, kio rezultis en la Libana milito de 1982, nome invado fare de Israelo en Libanon, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupacio de suda Libano ĝis la retiriĝo en 2000. Israelo plutenis la okupaciitajn teritoriojn, kaj kvankam en 1994 oni kreis ĝermon de araba ŝtato, nome Palestina Aŭtonomio en Gazaa Sektoro kaj Cisjordanio, pluis la konfliktoj inter la ŝtato Israelo kaj la palestinaj loĝantoj kontraŭisraelaj, dum Israelo konstruis apartisman muregon ene de Cisjordanio kaj plimultigis judajn koloniojn en tiu teritorio.
Geografio
En Israelo distingiĝas tri regionoj de Okcidento al Oriento, nome la jenaj:
- la ebenaĵo ĉe la mediteranea marbordo,
- la centra montoĉeno kaj la
- Jordana Valo.
Al ĉi tiuj tri regionoj, oni devas aldoni tiun de la dezerto Negevo, lokita sude de Israelo. La aridaj regionoj okupas pli ol duonon de la teritorio de Israelo. Kvankam granda parto de tiu teritorio estas senhoma, en la valoj abundas la iridojn, kaj ankaŭ la arboj kiel pinoj, eŭkaliptoj, olivujoj kaj akacioj.
Israelo estas en la zono de Levantenio de la mondoregiono konata kiel Fekunda duonluno de Azio. La lando estas en la orienta pinto de la Mediteranea Maro, limigita de Libano norde, Sirio nordoriente, Jordanio kaj Cisjordanio oriente, kaj Egiptio kaj la Gaza Zono sudokcidente. Ĝi kuŝas inter latitudoj 29° kaj 34° N, kaj longitudoj 34° kaj 36° E (Or).
La suverena teritorio de Israelo (laŭ la limigaj linioj de la rodosaj Interkonsentoj por Batalhalto de 1949 kaj ekskludante ĉiujn teritoriojn konkeritajn de Israelo dum la Sestaga Milito de 1967) estas proksimume 20 770 km² de surfaco, el kio du procento estas akvo.[16] Tamen Israelo estas tiom mallarĝa (100 km je la plej larĝa punkto, kompare kun 500 km el nordo al sudo) ke la ekonomia ekskluda zono en la Mediteraneo estas duoble pli granda ol la terareo de la lando.[17] La totala areo sub la "de facto" juro de Israelo, inkludante la zonon de Orienta Jerusalemo kaj la areon de la Golanaj Altaĵoj, estas 22 072 km² ampleksa,[18] kaj la totala areo sub "de facto" kontrolo de Israelo, inklude la milit-kontrolita kaj nur parte Palestin-regata teritorio de la Okcidenta Riverbordo, estas 27 799 km² ampleksa.[19]
Spite sian malgrandan grandon, Israelo estas hejmo de vario de geografiaj trajtoj, el la Dezerto Negevo en la sudo al la interna fekunda Valo de Jizre'el, la montaroj de Galileo, Karmelo kaj al la Golano en la nordo. La Israela Marborda Ebenaĵo laŭ la bordoj de la Mediteranea Maro estas hejmo de plej el la landa loĝantaro.[20] Oriente de la centraj altaj teroj estas la Jordana Valo, kiu formas malgrandan apartan parton de la 6 500 km longa Grand-Rifta Valo. La Jordana rivero fluas laŭlonge de la Jordana Valo, el la Monto Hermon tra la Hulaha Valo kaj la Maro de Galileo ĝis la Morta Maro, nome la plej malalta punkto de la surfaco de la Tero.[21] Pli sude estas la Arabaha Valo, kiu finas en la Akaba Golfo, kiu estas parto de la Ruĝa Maro. Unika de Israelo kaj de la Sinaja Duoninsulo estas la "maĥteŝ", aŭ tipaj eroziejoj.[22] La plej granda "maĥteŝ" en la mondo estas la Maĥteŝ Ramon en Negevo,[23] kiu estas 40 por 8 km ampleksa.[24] Israela informo pri la media statuso de la Mediteranea Baseno asertas, ke Israelo havas la plej grandan nombron de plantospecioj por kvadrata metro el ĉiuj landoj de la baseno.[25]
Klimato
Lokita inter la dezertoj de Afriko kaj Azio de unu parto, kaj de la Mediteranea, varma kaj humida maro de la alia, Israelo troviĝas en vojkruciĝo de klimataj influoj, kiuj permesas distingi ĝis kvardek malsamajn tipojn de klimato en tiel reduktita surfaco.
La temperatura reĝimo varias notinde depende de la alteco, speciale en vintro: de la okcidento al la oriento la klimato transiĝas de tipe mediteranea al kontinenta. La montaj regionoj kutimas esti ventosuferaj kaj tre malvarmaj, kelkfoje kun neĝofaloj. La pinto de la monto Hermono estas kovrita de neĝo dum la plej granda parto de la jaro, kaj Jerusalemo ĝenerale ricevas almenaŭ unu neĝofalon ĉiujare.
La klimato de Israelo estas karakterizita de varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Pluvokvanto varias signife trans la lando kaj de jaro al jaro.
Politiko
Israelo estas parlamenta demokratio kun sistemo de multaj partioj kaj disigo de povoj kun universala voĉdonado. La politikan sistemon de Israelo estas forma formita el la leĝfara povo, la plenuma povo kaj la justica povo. Ĝiaj plej gravaj institucioj estas la prezidanto, kiu estas la estro de la ŝtato, la Kneset, kiu estas la parlamento de la lando kun 120 membroj, la ĉefministro kaj lia/ŝia kabineto, kiu formas la registaron, kaj la justica sistemo, kies plej alta tribunalo estas la Supera Kortumo de Israelo, laŭleĝe sendependa de la registaro. En lando kun tiom komplika situacio en la internacia konsidero kaj speciale kun proksimaj landoj kaj aliaj potencoj, ludas gravan rolon la Ministerio de Eksteraj Aferoj.
Administra divido
Israelo estas dividita en ses distriktojn:
La plej grandaj urboj de Israelo estas Jerusalemo (504 mil), Tel-Avivo (321 mil) kaj Ĥajfo (223 mil).
Konfliktoj
Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la judoj el la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britian regadon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo unuflanke kaj ŝtato araba aliflanke. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga milito de junio de 1967, la israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.
Estis kaj estas multaj konfliktoj inter la palestinanoj kaj la judoj pri la rego de Gazaa sektoro, la Okcidenta Bordo (Cisjordanio) kaj precipe la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. La Golanan Montaron, nun okupaciita de Israelo, postulas Sirio.
La plej danĝera sia kontraŭulo en la regiono Israelo konsideras Iranon (nek araba nek najbara), kiun ĝi ofte akuzas pri subtenado de kontraŭisraela terorismo kaj strebo krei nuklean armilon, dum Israelo delonge havas tion. Pro tiuj klopodoj estis starigitaj internaciaj sankcioj kontraŭ Irano, kiuj funkcias dum jardekoj. En januaro 2020 Israelo asertis, ke fine de 2020 Irano havos pliriĉigitan uranion en kvanto sufiĉa por konstrui atombombon. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ofte diris, ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco.
En 2020 tri arabaj landoj anoncis normaligon de rilatoj kun Israelo: nome Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Sudano.
Demografio
La historio de Israelo dum la 20-a jarcento suferis multajn gravajn kaj ne ĉiam pacajn ŝanĝojn en la demografio. Dekomence loĝata ĉefe de araboj, duarange de judoj, sed ankaŭ de aliaj popoloj, nome okcidenteŭropanoj, grekoj, turkoj, armenoj (Vidu artikolon Armenoj en Israelo) ktp., la posta elmigrado de judoj kaj kreado de la ŝtato Israelo ŝanĝis la situacion, malprofite al araboj kun postaj envenoj de judaj enmigrantoj de tre diversaj devenoj: centreŭropanoj, rusoj, el arabaj landoj, partikulare el Jemeno, el Etiopio, el Argentino, el Usono ktp.
En 2020, la loĝantaro de Israelo estis ĉirkaŭkalkulita je 9,277,200, el kiuj 74.2% estis registritaj de la civila registaro kiel judoj.[26] Araboj estas 20.9% de la loĝantaro, dum ne-arabaj kristanoj kaj personoj kiuj ne havas religion listita en la civila registrejo formas ĝis 4.8%.[26] Komence de la 21-a jarcento grandaj nombroj de migrantaj laboristoj el Rumanio, Tajlando, Ĉinio, Afriko kaj Sudameriko setliĝis en Israelo. La preciza nombro estas nekonata, ĉar multaj el ili estas loĝantaj en la lando eksterleĝe,[27] sed la ĉirkaŭkalkuloj iras el 166 000[26] ĝis 203,000.[28] Ĉirkaŭ Junio 2012, proksimume 60 000 afrikaj migrantoj estis enirantaj en Israelon.[29] Ĉirkaŭ 92% de israelanoj loĝas en urbaj areoj.[30] Informoj publikigitaj de la OEKE en 2016 ĉirkaŭkalkulis la averaĝan vivodaŭron de israelanoj je 82.5 jaroj, kio faras ĝin la 6-a plej alta lando en la mondo pri vivodaŭro.[13]
La ŝtato Israelo estis planita kaj kreita kiel hejmlando por judoj kaj tial ĝi estas ofte referencata kiel "juda ŝtato". La israela Leĝo de Reveno garantis al ĉiuj judoj kaj al tiuj de juda praularo la rajton al la israela ŝtataneco.[31] Pligrandigo de la juda israela loĝantaro ekde 1948 estas multe pli granda, se komparita kun aliaj landoj kiuj same ricevis amasan enmigradon.[32] Juda elmigrado el Israelo (nomita ĝerida en hebrea), ĉefe al Usono kaj Kanado, estas priskribita de demografoj kiel malgranda,[33] sed estas ofte citita de la israelaj registaraj ministerioj kiel grava minaco por la estonteco de Israelo.[34][35]
Tri kvaronoj de la loĝantaro de Israelo estas de judoj de diversaj judaj devenoj. Proksimume 75% de la israelaj judoj estas naskiĝintaj en Israelo,[26] 16% estas enmigrantoj el Eŭropo kaj Ameriko, kaj nur 7% estas enmigrantoj el Azio kaj Afriko (inklude el la Araba mondo).[36] Judoj el Eŭropo kaj el la iama Sovetunio kaj ties posteuloj naskiĝintaj en Israelo, kiel la Aŝkenazoj, konstituas proksimume 50% de la judaj israelanoj. Judoj el arabaj kaj aliaj islamaj landoj kaj ties posteuloj, kiel Mizraĥaj kaj Sefardaj Judoj,[37] formas plej el la cetero de la juda loĝantaro.[38][39][40] Proporcio de judaj intergeedzecoj estis ĉirkaŭ 35% kaj ĵusaj studoj sugestas, ke la procento de israelanoj devenaj el kaj Sefardoj kaj Aŝkenazoj pliiĝas je ĉirkaŭ 0.5 procento ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 25% de la lernejaj infanoj nuntempe originiĝas el ambaŭ komunumoj.[41] Ĉirkaŭ 4% el israelanoj (300 000), etne difinitaj kiel "aliaj", estas rusaj posteuloj el Sovetunio pro enmigrado de 1990-aj jaroj de juda deveno aŭ familio ne estas judoj laŭ la rabena juro, sed estas elekteblaj por israela ŝtataneco laŭ la Leĝo de Reveno.[42][43][44]
La totala nombro de israelaj setlejoj trans la Verda Linio de 1949 estas ĉirkaŭ 600 000 (≈10% de la juda israela loĝantaro).[45] En 2016, ĉirkaŭ 399 300 israelanoj loĝis en setlejoj de Cisjordanio,[46] inklude tiujn de antaŭ la establado de la Ŝtato Israelo kaj kiuj estis re-establitaj post la Sestaga Milito, en urboj kiel Hebron kaj setlejoj kiel Guŝ Etzion. Aldone al la setlejoj de la Cisjordanio, estis pli ol 200 000 judoj kiuj loĝas en Orienta Jerusalemo,[47] kaj 22 000 en la Golanaj Altaĵoj.[46][48] Proksimume 7 800 israelanoj loĝis en setlejoj de la Gaza Strio, konata kiel Guŝ Katif, ĝis ili estis evakuataj de la registaro kiel parto de la israela plano de 2005 por foriro el la Gaza Strio.[49]
Sociaj aferoj
La sociaj protestoj komencitaj dum la somero 2011 depostulante socian justecon (loĝado, monpovo…) disvolviĝis ĝis la manifestacio de la 3-a de septembro, kiu kunigis 400 000 anojn; tiuj-ĉi multnombriĝis interalie en la urbo Tel-Avivo [50]. Ĝenerale estas granda kultura kaj politika diferenco inter la plej ortodoksaj sektoroj de judoj kaj la plej toleremaj kaj eĉ laikaj aŭ preskaŭ ne religiaj; tio pli kaj pli koincidas kun la diferencoj kiuj estas en aliaj landoj inter dekstro kaj maldekstro.
Ekonomio
Israelo estas konsiderita kiel la plej progresinta lando en Sudokcidenta Azio en ekonomia kaj industria evoluo. La lando estis plej alte en la regiono en la Indekso de Facileco de Komerco de la Monda Banko, kiel en la Indekso de tutmonda konkurencivo de la Monda Ekonomia Forumo. Ĝi havas la duan plej grandan nombron da ekfirmaoj en la mondo (post Usono) kaj la plej grandan nombron da kompanioj listigitaj sur la borso NASDAQ ekster Nordameriko. En 2007, Israelo vicigis 44-a plej alta en la MEP kaj la 22-a plej alta malneta enlanda produkto pokape (en aĉetpova egaleco) je 232,7 miliardoj USD kaj 33,299 USD, respektive. En 2014 ĝi jam estis la 39-a ekonomio laŭ volumo de MEP. En 2007, Israelo estis invitita aliĝi al la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo.
Malgraŭ ĝia malfacila historio, Israelo sukcesis krei stabilan kaj fortan ekonomion ene de kelkaj jardekoj, sub kondiĉoj de sekureca necerteco dum administrado de pluraj militoj kiuj postulis ĝeneralan rezervan mobilizadon, dum ĝia populacio kreskis rapide. La ekonomio de Israelo elstaras pro sia forto kompare kun siaj najbaroj: la MEP de Israelo staris je 481 miliardoj da dolaroj en 2022, 28-a loko en la mondo.[51] La MEP pokape estis 51,430 dolaroj jare (en 2021), kaj Israelo estas poziciigita 19-a en la indico de homa disvolviĝo. En 2006 Israelo estis la 15-a en la mondo en la indekso de tutmondiĝo de la usona ĵurnalo Foreign Policy.
Israelo havas malmultajn mineralojn kiuj estas grava fonto kaj bazo por israela industrio. Tamen Israelo produktas bromon, kalion, sulfuron, fosfaton kaj tergason el sia grundo, kiu estis malkovrita en grandaj kvantoj en 2009 ĉe la marbordo de Ĥajfo kaj Hadera, igante Israelon provizanto de tergaso. Tiuj mineraloj disponigas infrastrukturon por la agado de multaj fabrikoj, kiuj formas la spinon de industrio en Israelo, tamen Israelo daŭre estas tre dependa de eksterlandoj por provizi ĝin per metaloj kaj energiresursoj - kiel ekzemple petrolo kaj karbo. Pro la malmultaj mineraloj kaj ĝia malgranda areo, la ekonomio de Israelo emfazas la homan faktoron: scio-intensaj industrioj kiel ekzemple altteknologio, medicina teknologio kaj armea teknologio kiuj respondecas pri signifa parto de industriaj eksportaĵoj. Notindas ke Israelo estas la plej granda komerca centro en la mondo por poluritaj diamantoj, kaj ĉi tiu industrio respondecas pri ĉirkaŭ 28% de la totalaj israelaj eksportaĵoj. La due plej granda industrio estas la eksportado kaj produktado de kemiaĵoj kaj kemiaj produktoj, kiu inkludas naftodistilaĵojn kaj farmaciaĵojn (24% de israelaj eksportaĵoj).
Escepto de la ekonomia pejzaĝo estas la milita industrio (IAS, IAI, Rafael, Elbit Systems, ktp.), kiu prosperas malgraŭ sia dependeco de importitaj krudaĵoj. Israelo investis en ĉi tiu industrio pro siaj internaj bezonoj, kaj pro la kvalito kaj altnivela teknologio de siaj militaj produktoj, kaj sekve multaj landoj aĉetas ĝiajn produktojn de Israelo. Vendo alportas profitojn kaj fremdajn valutojn al la lando, kaj influas la daŭrigon de esploro kaj disvolviĝo. Rezulte Israelo estas unu el la plej grandaj armileksportantoj en la mondo kaj estas en oka loko kun 3% de la monda armila merkato (2019).
Krome, la ekonomio de Israelo povis kreski danke al financaj fontoj, kiuj venis de ekstere. La tuta usona helpo ekde la fondiĝo de la lando jam sumiĝas al pli ol cent miliardoj da dolaroj. Diasporaj judoj ankaŭ kontribuis enormajn sumojn al la ŝtato kaj ĝiaj institucioj, dank'al kiuj lernejoj, organizoj kaj institucioj estis establitaj kiuj kontribuis al la akcelita ekonomia evoluo de la ŝtato. Aldone al tio, Israelo vendis obligaciojn al judoj en la Diasporo tra la Bundes-organizo kaj tiel plue evoluigis sian ekonomion. Tamen, Israelo kutime elspezis pli da mono ol ĝi havis - tial ĝi pruntis grandegajn monsumojn. En la lastaj jardekoj, kiam la Ŝtato de Israelo ekonomie plifortiĝis, ĝi iom post iom repagas sian eksteran ŝuldon. Ĉirkaŭ kvinono de la ŝtata buĝeto en 2018 estas dediĉita al repago de ŝuldoj kaj interezoj.
La ekonomio de Israelo estas karakterizita per relative granda publika elspezo de proksimume 54%. Ĉi tio estas ĉefe pro la grandaj sekurecaj kaj bonfaraj buĝetoj. En la pasinteco, la lando estis pli socialisma – tio estas, la publika elspezo estis pli granda kaj la ekonomio estis pli centralizita. En la lastaj jardekoj, la israela ekonomio estis karakterizita per liberaligo, tio estas, redukto de impostoj - kaj imposto sur kompanioj kaj imposto sur individuoj, la ekonomio iĝis malpli centralizita - pli kaj pli da registaraj entreprenoj estis privatigitaj, kaj ankaŭ publikaj elspezoj estis reduktitaj, kiel sekureco kaj bonfarto.
En 2002, Israelo atingis severan ekonomian krizon post la dua intifado, la efiko de la eksplodo de la tutmonda krizo de punktokomveziko en 2000, kaj pro la tutmonda recesio kiu eksplodis pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001.
Ekde 2007 okazis laŭpaŝa pliiĝo en loĝprezoj kaj ĝenerala prezaltiĝo en Israelo. La kresko de prezoj estis pro diversaj kialoj, inkluzive de malaltaj interezoprocentoj kaj manko de loĝejoj, ĉefe en la centro de la lando, ĉirkaŭ Tel-Avivo.
Dum 2010, malgraŭ la tutmonda ekonomia krizo, Israelo transiris de la statuso de evoluanta ekonomio al evoluinta lando. En 2011, Israelo estis akceptita kiel membro de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo (OECD). En la jaroj 2009-2012, kelkaj signifaj naturgasrezervoj estis malkovritaj en la teritoriaj akvoj de Israelo. La gasrezervoj fortigis la geopolitikan pozicion de Israelo. La gaso estas liverita al Jordanio kaj Egiptio per jordania gasdukto.
Israelo eksportas poluritajn diamantojn (31,7 % el la enspezo), elektronikaĵojn kaj teknikaĵojn (ĉefe Softvaro), maŝinindustriajn produktaĵojn, fruktojn, legomojn, naftoproduktojn kaj kemiaĵojn. La ĉefaj importantaj landoj estas Usono (45 %), Eŭropa Unio, Honkongo, ktp. Israelo importas polurotajn diamantojn, manĝaĵojn, karburaĵojn kaj aliajn, ĉefe el Usono, Belgio kaj Germanio.
Kulturo
La kulturo de Israelo estas nedisigebla de la historio de judismo kaj de la juda popolo. La kultura diverseco de Israelo derivas de la diverseco de ĝia loĝantaro: judoj de ĉie alportis siajn kulturajn kaj religiajn tradiciojn kun si, kreante fandujon de kutimoj kaj kredoj de la juda kulturo. Israelo estas la sola lando de la mondo, kie la vivo ĝiras ĉirkaŭ la hebrea kalendaro. La statutaj kaj la lernejaj ferioj estas determinitaj de la judaj festoj, kaj la oficiala tago de ripozo estas la Ŝabato. La grava araba minoritato de Israelo ankaŭ lasis sian stampon en la israela kulturo en sferoj kiel la arkitekturo, muziko kaj kuirado.
La israela kuirarto (en la hebrea המטבח הישראלי ha-mitbach-ha yisra'eli) konsistas el lokaj pladoj de la indiĝenaj homoj de Israelo kaj pladoj alportitaj al Israelo de la judoj de la diasporo. Ekde antaŭ la kreo de la ŝtato Israelo en 1948, kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, israela juda fuziiga kuirarto evoluis.
Religio
Laŭ multaj judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la judoj antaŭ pli ol 3 000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2 000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la palestinanoj, la invado de ilia lando fare de la judoj, kaj la rego de la judoj tie estas grava maljustaĵo. Laŭ unu kompreno la regadsistemo estas etnokratia.
La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la judoj, al la islamanoj, kaj ankaŭ al la kristanoj.
Vidindaĵoj
Jerusalemo (Muro de lamentadoj, Kupolo de la Roko, Baziliko de la Sankta Tombo, Via Dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta Maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).
Bibliografio
(france) Gérard Araud, Israël : Le piège de l'Histoire, eld. Tallandier, 2024[52]
Notoj
- ↑ La Jerusalema Leĝo diras, ke "Jerusalemo, kompleta kaj unuiĝinta, estas la ĉefurbo de Israelo", kaj la urbo servas kiel la sidejo de la registaro, la hejmo de la prezidenta loĝejo, registaraj oficejoj, supera kortumo kaj parlamento. La sekureca rezolucio 478 de la Unuiĝintaj Nacioj (20-a aŭgusto 1980; 14-0, Usono sin detenis) nuligis la Jerusaleman Leĝon kaj alvokis, ke membraj ŝtatoj fortiru siajn diplomatiajn misiojn el Jerusalemo. Multaj landoj tenas siajn ambasadorejojn en aliaj urboj kiel Tel-Avivo, Ramat Gan, kaj Herzlija (vidu la CIA-Faktlibron Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine kaj Mapon de Israelo).
Referencoj
- ↑ International Monetary Fund, World Economic Outlook Database, April 2008 (angle). Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ aŭ Izraelio PIV 2020 — Izraelio (esperante). Alirita 15-a de februaro 2023. - tamen atentindas ke en Vikipedio ankoraŭ ekzistas pliaj tekstoj Izraela reĝlando kaj Izraela reĝlando, kaj tutsame iu metanto de vorto "Izraelio" eble celis unu el tiuj tekstoj.
- ↑ GaWC – The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network. Alirita 1a de marto 2009.
- ↑ ''Basic Law: Jerusalem, Capital of Israel''. Knesset.gov.il. Alirita 14-a de oktobro 2013.
- ↑ Global Survey 2006: Middle East Progress Amid Global Gains in Freedom. Freedom House (19a de Decembro 2005). Alirita 20a de Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-23. Alirita 2020-11-16.
- ↑ Latest Population Statistics for Israel. Alirita 23a de Marto 2019.
- ↑ Israel's accession to the OECD. Organisation for Economic Co-operation and Development. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
- ↑ Current conflicts.
- ↑ "Human Development Index and its components". United Nations Development Programme. 2018. Alirita la 16an de Novembro 2020.
- ↑ IISS: IISS 2018, pp. 339-340
- ↑ 15a de Septembro 2016, Education at a Glance: Israel publikigita de Organisation for Economic Co-operation and Development en la 18a de Januaro 2017.
- ↑ Research and development (R&D) - Gross domestic spending on R&D - OECD Data. Alirita 10a de Februaro 2016.
- 1 2 "Health status - Life expectancy at birth - OECD Data". theOECD. Alirita la 16an de novembro 2020.
- ↑ Alexander Bligh. (2a de Aŭgusto 2004) The Israeli Palestinians: An Arab Minority in the Jewish State. Routledge. ISBN 978-1-135-76077-9.
- ↑ . Palestinian in Israel (2019-01-18). Alirita 2020-01-26.
- ↑ "Israel". Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita la 16an de novembro 2020.
- ↑ Cohen, Gili, "Israel Navy to devote majority of missile boats to secure offshore drilling rafts", 9a de Januaro 2012.
- ↑ Area of Districts, Sub-Districts, Natural Regions and Lakes. Israel Central Bureau of Statistics (11a de Septembro 2012). Alirita 13a de Junio 2013.
- ↑ (7a de Majo 2009) “Israel (Geography)”, Country Studies. Alirita 12a de Februaro 2010..
- ↑ The Coastal Plain. Israel Ministry of Tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2017. Alirita 6a de Januaro 2017.
- ↑ (1999) The Living Dead Sea. Israel Ministry of Foreign Affairs. ISBN 978-0-8264-0406-0.
- ↑ (2001) Makhteshim Country. UNESCO. ISBN 978-954-642-135-7.
- ↑ Jacobs 1998 284. "The extraordinary Makhtesh Ramon – the largest natural crater in the world ..." Jacobs, Daniel. (1998) Israel and the Palestinian Territories. ISBN 978-1-85828-248-0.
- ↑ “Makhtesh Ramon”, Jewish Virtual Library.
- ↑ Rinat, Zafrir, "More endangered than rain forests?", 29a de Majo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
- 1 2 3 4 Israel's Independence Day 2019 6a de Majo 2019, Israel Central Bureau of Statistics, alirita la 7an de majo 2019.
- ↑ "ISRAEL: Crackdown on illegal migrants and visa violators", 14a de Julio 2009.
- ↑ Adriana Kemp, "Labour migration and racialisation: labour market mechanisms and labour migration control policies in Israel", Social Identities 10:2, 267–292, 2004
- ↑ "Israel rounds up African migrants for deportation", 11-a de junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2021-08-13.
- ↑ The Land: Urban Life. Israel Ministry of Foreign Affairs. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2013.
- ↑ The Law of Return. Knesset. Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2005. Alirita 14a de Aŭgusto 2007.
- ↑ DellaPergola, Sergio. (2000) Daniel J. Elazar: The Global Context of Migration to Israel. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, p. 13–60. ISBN 978-1-56000-428-8.
- ↑ Herman, Pini, The Myth of the Israeli Expatriate, Moment Magazine, volume 8, issue 8, pp. 62–63, 1a de Septembro 1983.
- ↑ (2007) “Israel's Brain Drain”, Israel Economic Review 5 (1), p. 1–22.
- ↑ Rettig Gur, Haviv, "Officials to US to bring Israelis home", 6a de Aprilo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
- ↑ Jews, by Continent of Origin, Continent of Birth & Period of Immigration. Israel Central Bureau of Statistics (6a de Septembro 2017). Alirita 19a de Septembro 2017.
- ↑ (2008) “From Sephardi to Mizrahi and Back Again: Changing Meanings of "Sephardi" in Its Social Environments”, Jewish Social Studies 15 (1), p. 165–188.
- ↑ "The myth of the Mizrahim", The Guardian, 3a de Aprilo 2009.
- ↑ “Jewish Refugees from Arab Countries”, Jewish Virtual Library.
- ↑ Missing Mizrahim (31a de Aŭgusto 2009).
- ↑ Socioeconomic Status and Demographic Behavior of Adult Multiethnics: Jews in Israel. Hebrew University of Jerusalem (2006). Arkivita el la originalo je 29-a de oktobro 2013. Alirita 26a de Majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2020-11-11.
- ↑ DellaPergola, Sergio (2011) Jewish Demographic Policies. The Jewish People Policy Institute.
- ↑ “Israel (people)”, Encyclopedia.com.
- ↑ Yoram Ettinger. "Defying demographic projections", 5a de Aprilo 2013. Kontrolita 29a de Oktobro 2013.
- ↑ Gorenberg, Gershom, 26a de Junio 2017, Settlements: The Real Story The American Prospect, alirita la 25an de Aŭgusto 2017
- 1 2 "Loĝlokoj kaj populacio, laŭ Populacigrupo, Distrikto, Sub-Distrikto kaj Natura Regiono". Israela Centra Buroo de Statistiko. 6a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
- ↑ "Population of Jerusalem, by Age, Religion and Geographical Spreading, 2015" (PDF). Jerusalem Institute for Israel Studies. Arkivita el la originalo (PDF) en 24a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
- ↑ . The Golan Heights factor and the future of destabilized Syria (7a de Majo 2019). Alirita 9a de Majo 2019.
- ↑ Settlements in the Gaza Strip. Arkivita el la originalo je 26a de Aŭgusto 2013. Alirita 12a de Decembro 2007. Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-26. Alirita 2020-11-11.
- ↑ france ISRAEL - Un vaste programme de réformes devrait voir le jour d'ici deux semaines...
- ↑ World Development Indicators | DataBank, databank.worldbank.org
- ↑ (fr) Gérard Araud, Israël : Le piège de l'histoire, La Procure, marto 2024.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Israelo en la vikio de UEA esperante
- (en) Languages of Israel (Lingvoj de Israelo)
Noto
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Israel en la angla Vikipedio.
|
|