Por samtitola artikolo vidu la paĝon Isono. |
Isono | |
Natura satelito de Jupitero (XXVI) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXVI[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J 6 |
Nomita laŭ | Isonoe vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro | 23-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 800 668 km |
Discentreco | 0,1776 |
Meza anomaliangulo | 148,534° vd |
Klinangulo | 144,206° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 750,13 tagoj |
Longitudo de suprenira nodo |
203,996° vd |
Argum. de periapsido | 219,753° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,8 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~7,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,5[2] |
Isono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (nomata J/2000 J 2 al J 11[3]. Inter kiuj Isono, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 6: sesa jupitera satelito malkovrita en 2000.
Ĝiaj grando kaj maso (3,8 km kaj 7,5 × 1013 kg) estas estimataj sur la bazo ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Isono, (greke; Ισονόη: Isonoe)[5], unu el la Danaidinoj en helena mitologio, amata de Zeŭso kaj patrino de unu heroo nomita Orĥomeno.
Orbito
Isono estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
- Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Isonoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
- pole Isono, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kaldeno, (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|