Isla Mujeres | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
municipo de Meksiko | ||||
|
| |||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Quintana Roo | |||
Fondita | 1974 | |||
Poŝtkodo | 77400–77420 | |||
Kodo laŭ INEGI | 23003 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 13,315 | |||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 21°15′N 86°45′U / 21.25°N, 86.75°U (mapo) | |||
Alto | 5 m | |||
Areo | 1100 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Isla Mujeres Municipality [+] | ||||
Isla Mujeres estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)
La ĉefurbo de la komunumo estas Isla Mujeres. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23003.
Isla Mujeres signifas en la hispana "Insulo Virinoj".
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 13.315 loĝantojn. El tiuj estis 6865 viroj kaj 6450 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1100 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas ĉirkaŭ 5 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 9.687 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1579 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 16,3 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
- Isla Mujeres Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)