Isla Mágica | |
---|---|
tema parko | |
Situo | |
Geografia situo | 37° 24′ 30″ N, 6° 0′ 1″ U (mapo)37.40833-6.00028Koordinatoj: 37° 24′ 30″ N, 6° 0′ 1″ U (mapo) |
Geografio | |
Trajtoj | |
Isla Mágica [ISla MAĥika] (Magia Insulo) estas temparko en Sevilo, kiu temas pri la malkovro de Ameriko kaj estis malfermita en 1997. Oni kreis ĝin profite de kelkaj instalaĵoj de la Internacia ekspozicio de Sevilo de 1992. La parko enhavas ses temzonojn plus unu akvozonon nome Agua Mágica (Magia Akvo).[1] Je la malfermo ĝi estis la unua temparko urba de la mondo,[2] ĉar plej ofte temparkoj estas ekster urboj.
La komplekso de Agua Mágica, malfermita en 2014,[3] enhavas artefaritan strandon, ondonaĝejon, toboganojn, naĝejojn por familia kaj infana banado, porinfanajn toboganojn kaj malrapidan riveron. En 2017 oni aldonis naĝejon kun saltokabloj, infanludejon kaj ripozejon.
Totale estas sep temzonoj, nome la jenaj:
- Sevilo, Puerto de Indias (Haveno al Ameriko), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
- Puerta de América (Pordo de Ameriko), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
- Amazonia, kun altiraĵoj, vendejoj kaj ludoj
- La Guarida de los Piratas (Piratkaŝejo), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
- La Fuente de la Juventud (La Fonto de la juneco), kun altiraĵoj, restoracioj, kaj ludoj
- El Dorado, kun altiraĵoj, restoracioj, kaj vendejoj
- Agua Mágica, kun altiraĵoj, restoracioj, kaj vendejoj.
Referencoj
- ↑ «Zonas temáticas». retejo de Isla Mágica. Konsultita la 9an de julio 2015.
- ↑ «El Rey inaugura el único parque temático urbano del mundo». El País. 29a de junio 1997.
- ↑ Raúl Limón (10a de junio 2014). «Isla Mágica afronta el estreno de la zona acuática con un conflicto laboral». El País.
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isla Mágica en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.