Isabelle Attard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1969 (54-jaraĝa) en Vendôme |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Bordozo 4 • Universitato de Orleano • Universitato de Umeå • Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo • Universitato de Parizo-Sorbono |
Okupo | |
Okupo | esplor-instruisto • politikisto • arkeologo |
TTT | |
Retejo | http://lenouvelessai.nursit.com http://www.isabelleattard.fr/ |
Isabelle Attard (naskiĝis la 14-an de novembro 1969 en Vendôme) estas franca politikisto. Ŝi estas parlamentano en La Nacia Asembleo ekde 2012.
Biografieto
Post kiam ŝi forlasis lernejon, Isabelle Attard laboris por la ĵurnalo La République du Centre en Orléans, dum ŝi kompletigis studon de historio. Post tio, ŝi vivis en Svedio kaj studis nordian arkeologion en Universitato de Umeå. En Parizo ŝi laboris en la Nacia Muzeo de Natura Historio kaj en 2000 ankaŭ akiris diplomon (DEA) pri media arkeologio. Ŝi komencis labori kiel arkeologo kaj aliĝis al partio Les Verts en 2001. En 2005 ŝi estis direktoro de la Muzeo, en kiu la Tapiŝo de Bayeux estas ekspoziciata. En la Francaj deputitaj balotoj de 2012 ŝi kandidatis en la kvina balotdistrikto de Calvados por la nove fondita partio EELV kaj estis elektita al la Nacia Asembleo.[1][2]
Referencoj
- ↑ Mme Isabelle Attard Assemblée Nationale, assemblee-nationale.fr
- ↑ Isabelle Attard, Députée du Calvados
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isabelle Attard en la germana Vikipedio.