Isaac Herzog | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
יצחק הרצוג | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1960 (63-jaraĝa) en Pardes Hanna-Karkur | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
Loĝloko | Tel-Avivo vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Universitato je Tel-Avivo • Universitato Cornell • Universitato de Novjorko • Ramaz School vd | ||||
Partio | Israela Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ĥajm Hercog vd | ||||
Patrino | Aura Herzog vd | ||||
Gefratoj | Michael Herzog vd | ||||
Edz(in)o | Michal Herzog vd | ||||
Parencoj | Yitzhak HaLevi Herzog vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • akvokato vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
| |||||
Antaŭulo | Reuven Rivlin | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jicĥak "Buĵi" HERZOG, hebree יצחק הרצוג, foje literumita kiel Isaac Herzog (naskiĝis la 22-an de septembro 1960 en Tel-Avivo) estas israela politikisto de HaAvoda (la Laborista Partio) kaj ekde 2021 la Prezidanto de Israelo.
De 2018 ĝis 2021, li estis prezidanto de la Juda Agentejo por Israelo. Herzog estis membro de Kneset, la israela parlamento de 2003 ĝis 2018. De 2013 ĝis 2018, li estis la gvidanto de la opozicio.
Parlamentano en Kneset
Herzog estis Membro de Kneset de 2003 ĝis junio 2018 kaj de 2013 ĝis julio 2017 li estis gvidanto de la laborista partio.
Li tenis plurajn registarajn postenojn:
- Ministro de domaro kaj konstruo en 2005
- Ministro de turismo en 2006-2007
- Ministro de diasporo, socio kaj la batalo kontraŭ Antisemitismo en 2007-2009
- Ministro de bonfarto kaj sociaj servoj en 2007-2011
En junio 2018, Herzog estis unuanime elektita prezidenton de la Juda Agentejo de Israelo, pro tio li rezignis de la Kneset kaj israela politiko.
Prezidanteco
En majo 2021, Herzog anoncis sian kandidatecon por Prezidanto de Israelo en la 2021 paramenta baloto. Li estis elektita prezidanton je la 2-an de junio 2021, kaj enoficiĝis la 7-an de julio 2021.
Persona vivo
Herzog estas la filo de eksa prezidanto de Israelo Chaim Herzog kaj socia aktivisto Aura Ambache. Li frato Miĉael estas la ambasadoro en Usono.
Li studis leĝon ĉe Universitato de Tel-Avivo kaj laboris kiel advokato ĉe la privata firmao Herzog, Fox & Ne'eman, kie lia patro estis unu el la fondintoj.
Aliaj retejoj
- Yitzhak Herzog, (angle) biografio ĉe la retejo de Kneset.