Isaac Asimov
Rusdevena Usona verkistofoto de 1965
Rusdevena Usona verkisto
foto de 1965
Persona informo
Isaac Asimov
Naskonomo Исаак Озимов
Naskiĝo la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.] (?)
en Petroviĉi, Smolenska,  Sovetunio
Morto la 6-an de aprilo 1992
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano asociita al aidoso rena malfunkcio kora malsufiĉo vd
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla jido vd
Loĝloko Broklino Petrovichi Bostono West Philadelphia Manhatano vd
Ŝtataneco Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Usono Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Alma mater Universitato Kolumbio Fu Foundation School of Engineering and Applied Science Columbia University School of General Studies Boys and Girls High School Boys High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Isaac Asimov
Familio
Gefratoj Stanley Asimov vd
Edz(in)o Janet Asimov Gertrude Asimov vd
Infanoj Robyn Asimov vd
Profesio
Alia nomo Paul French H. B. Ogden vd
Okupo biokemiisto romanisto prozisto aŭtobiografo sciencfikcia verkisto scienca verkisto verkisto de nefikcio universitata instruisto ĵurnalisto scenaristo verkisto verkisto de krimfikcio vd
Laborkampo biokemio vd
Aktiva dum 1934–1992 vd
Verkado
Ĝenroj sciencfikcio kaj sciencfakto
Verkoj Serio Foundation 
Roboto-novelserio 
Noktiĝo 
The Intelligent Man's Guide to Science 
Mi, Roboto 
La Ducentajara Homo 
La Dioj Mem vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Isaac ASIMOV [AJ-zak AZ-i-maf], originale Исаак Озимов, tamen nun transskribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов, kiu naskiĝis ĉ. la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.] kaj mortis la 6-an de aprilo 1992) estis jud-devena usona verkisto de sciencfakto kaj sciencfikcio. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la Serio de la Fondaĵo (angle: Foundation), historio pri la estonta galaksio, kaj la novelo Noktiĝo (Nightfall).

La noveloj de Asimov estas plej ofte pensigaj pri gravaj temoj: vojaĝo tra la tempo, utileco de la reklamado, homigeblo de maŝinoj, homrilatoj en esplormedioj[1].

Kariero

Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino en Petroviči, vilaĝo apud Smolensk, en hebrea familio sed je la aĝo de tri jaroj elmigris kun sia familio en Usonon kie li plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko. Liaj gepatroj kondukis vendejon de ĵurnaloj kaj dolĉaĵoj kaj ja tie ĉi la juna Isaac komencis pasiiĝi pri sciencofikcio legante fakrevuojn kiuj periode alvenis al la patro, Judah Asimov. Isaac, kvankam li ne estis solfilo (li havis fraton, Stanley, kaj fratinon, Marcia) estis la favorata de la familio pro lia malsanemo, kiu tamen ne malebligis lin frekventi Kolumbian Universitaton, kie li magistriĝis en la jaro 1939 pri kemio kaj biologio.

Intertempe li estis komencinta verki iujn rakontojn. Nur 11-jaraĝe, li skribis sian unuan rakonton titolitan The Greenville Chums at College. Lia unua rakonto publikigita estis Little Brothers, en 1934, dum li frekventis altlernejon.

Dum universitato, inter liaj plej ŝatataj legaĵoj, krom historiaj kaj sciencfikciaj romanoj, estis Agatha Christie kaj P. G. Wodehouse. En 1937 li proponis Cosmic Corkscrew al John W. Campbell, direktoro de la revuo Astounding Stories, sed la manuskripto estis resendita al li.

Malgraŭ tio, Campbell mem kuraĝigis lin skribi aliajn verkojn, kaj tiel en la jaro 1939 aperis ĉe Astounding Stories la rakonto Ŝiprompo en la maro antaŭ Vesta (Marooned off Vesta). Intertempe Asimov teksis striktajn rilatojn ankaŭ kun Frederik Pohl, direktoro de aliaj du prestiĝaj sciencfikciaj revuoj, Astonishing Stories kaj Super Science Fiction. Estas ĉe ĉi tiuj periodaĵoj ke vidos la lumon multaj el liaj famaj rakontoj pri robotoj pozitronaj (la unua, ĉiam en 1939, estas Robbie), preludo al la fortunaj romanoj de la Ciklo de Robotoj, kaj la rakontoj kiuj fariĝos la unua parto de lia plej fama verko, Ciklo de la Fondaĵo.

Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj 1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleata acido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.

El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science (La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov), 1984.

La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei la tri leĝojn de robotiko:

  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn.

La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj:

  • 1998-11584 p.K.: La disvolviĝo de robotoj kaj kosmovojaĝo. Robotoj fariĝas anoj de homa socio. La galaksio estas koloniigita.
  • 1998-2052: I, Robot
  • 3421: The Caves of Steel
  • 3422: The Naked Sun
  • 3424: The Robots of Dawn
  • 3624: Robots and Empire
  • 4850: The Stars, Like Dust
  • 11129: The Currents of Space
  • 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia Imperio
    • 12411: Pebble in the Sky
    • 23604: Prelude to Foundation
  • 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondaĵo: dum la disfalo de la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova imperio sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio montriĝas alie…
    • 23731-812: Foundation
    • 23847-963: Foundation and Empire
    • 23968-029: Second Foundation
    • 24150: Foundation's Edge
    • 24150: Foundation and Earth

Verkaro

En Esperanto aperis

  • Matureco (tr. A. Lobastov, Paco 1/1983, p. 11, bulgara eldono)
  • "La lasta demando." (The last question.) Tradukis Luigi Fraccaroli. Itala Esperantista Junularo, 1989. 11 paĝoj.
  • "La unua leĝo." (The first law.) Tradukis William Auld.
    • En: Sferoj 9, Santander 1994, paĝoj 125–128.
    • En: Pajleroj kaj stoploj, Rotterdam 1997.

Honorigoj

Bildaro de verkaĵoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Sciencfikcio, Ajnoteko (unblog.fr)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.