Irving | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • urbego | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 256 684 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 457 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 49′ N, 96° 57′ U (mapo)32.811666666667-96.950833333333Koordinatoj: 32° 49′ N, 96° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 147 m [+] | ||||
Areo | 176,221195 km² (1 762 2.1 195 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Irving, Texas [+] | |||||
Irving estas antaŭurbo de Dallas, universitata urbo, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al kantono Dallas kaj al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth.
Bazaj informoj
- Areo: 175 km²
- Loĝantaro: 216 290 (en 2010)
- Supermara alteco: 147 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 75000-75099
- Telefonkodo: 972, 817, 469, 214
Geografio
Irving situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.
Historio
En la 19-a jarcento tie funkciis preĝejo, kampoj pri kotonoj, forĝejo kaj vilaĝobutiko. Tiu areo unue nomiĝis Gorbit, kiu ŝanĝiĝis al Ekipi en 1894, fine al Irving en 1903. Ĝi ricevis urban statuson en 1914. Baldaŭe la urbo evoluis (precipe ekde la 1930-aj jaroj), kiel antaŭurbo de Dallas. La universitato ekfunkciis en 1956. De 1964 troviĝas en Irving la porpastra seminario de Sankta Triunuo kie iam disĉiplis ankaŭ Joseph Edward Strickland.
Ekonomio
En Irving estas la sidejo de la farmacia pograndisto McKesson Corporation.
Trafiko
Irving profitas ĉiujn trafikilojn de Dallas. La internacia flughaveno kaj aŭtoŝoseoj estas proksime.
Klimato
Irving havas humidan subtropikan klimaton. La varmo kulminas en julio, la malvarmo kulminas en januaro. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo.
Vidindaĵoj
Servoj
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj franclingva Vikipedioj