Iron Maiden
Iron Maiden dum koncerto.Maldekstre dekstren: Steve Harris, Dave Murray, Janick Gers kaj Adrian Smith.
Iron Maiden dum koncerto.
Maldekstre dekstren: Steve Harris, Dave Murray, Janick Gers kaj Adrian Smith.
Bazaj informoj
Deveno Anglio Londono, Anglio
Ĝenroj Metalroko[1][2][3]
Nova Ondo de Brita Metalroko[1][2][4]
Aktivaj jaroj 1975 — nuntempo
Eldoninto EMI
Sanctuary
Columbia
Portrait Records
Capitol
Epic
CMC International
Parencaj
temoj

Trust
Retejo www.ironmaiden.com

Iron Maiden (esperante Fera DamoFera Fraŭlino) [ajen mejden] estas brita metalroka muzikgrupo, fondita en Londono en 1975[5] danke al basgitaristo Steve Harris. Oni konsideras la muzikgrupon kiel unu el la plej gravaj kaj influaj en metalroko[6] kaj, kune kun artistoj kiel Saxon, Angel Witch, Samson, Def Leppard kaj Venom, kalkuliĝas parto de la muzika ĝenro Nova Ondo de Brita Metalroko,[7] al kies evoluo la grupo signife kontribuis.[8]

La grupo en 1980 publikigis ĝian debutan albumon, titolitan simple Iron Maiden, iĝante rapide unu el la plej reprezentantaj muzikgrupoj de la metalroko. Poste, samjare, Stratton estis anstataŭigita per la gitaristo Adrian Smith, kun kiu la grupo publikigis la sekvan albumon Killers (1981). Post la publikigo de la albumo, la kantisto Paul Di'Anno estis anstataŭigita per Bruce Dickinson, kun kiu la muzikgrupo publikigis, en 1982, The Number of the Beast, unu el la plej gravaj verkoj de la grupo.

La sekvan jaron Nicko McBrain anstataŭigis Clive Burr kiel frapinstrumentisto kaj la grupo publikigis Piece of Mind (1983), sekvata poste de Powerslave (1984). En 1986 Iron Maiden komencis uzi ankaŭ sintezilojn dum la registrado kaj publikigis la albumon Somewhere in Time.

La anaro ne ŝanĝiĝis ĝis la foriro de Adrian Smith dum la registrado de No Prayer for the Dying (1990) anstataŭigita poste per Janick Gers. La lasta albumo de Dickinson kiel kantisto estis Fear of the Dark (1992), kiu, la sekvan jaron, estis anstataŭigita per Blaze Bayley. Kun la nova kantisto la grupo publikigis la albumojn X Factor (1995) kaj Virtual XI (1998), kiuj ne esis sukcesaj.

Dickinson kaj Smith enigis la grupon en 1999 kaj, la sekvan jaron, nova albumo estis publikigita: Brave New World. Ĝia A Matter of Life and Death, publikigita en 2006, atingis la naŭan lokon en la klasifiko Billboard 200.

Anoj

Subtenantaj muzikistoj

Adrian SmithAdrian SmithDave MurraySteve HarrisBruce DickinsonBruce Dickinson

Diskaro

  • 1980Iron Maiden
  • 1981Killers
  • 1982The Number of the Beast
  • 1983Piece of Mind
  • 1984Powerslave
  • 1986Somewhere in Time
  • 1988Seventh Son of a Seventh Son
  • 1990No Prayer for the Dying
  • 1992Fear of the Dark
  • 1995The X Factor
  • 1998Virtual XI
  • 2000Brave New World
  • 2003Dance of Death
  • 2006A Matter of Life and Death
  • 2010The Final Frontier
  • 2015The Book of Souls
  • 2021Senjutsu

Notoj

  1. 1 2 angle Iron Maiden - Allmusic.com
  2. 1 2 angle Iron Maiden - Metal Archives
  3. angle Traditional heavy metal bands
  4. angle Enciklopedio NWOBHM - Iron Maiden Arkivigite je 2009-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
  5. EMI, The History of Iron Maiden part 1: The Early Days, 2004.
  6. Barry Weber. Iron Maiden Biography (angle). Allmusic.com. Alirita 312010.
  7. César Fuentes Rodríguez, citita verko, p. 19-21.
  8. Luca Signorelli, 2001, citita verko, p. 11.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.