Irilo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV[1] aŭ Reta Vortaro[2] estas longa stango, provizita per altefiksita piedapoga hoko, kiun oni uzas pare por iri starante alte super la tero kaj por trapasi marĉojn. Sinonime foje uzatas la neologismo stilzo (el la ĝermana lingvaro, ekzemple germane Stelze, nederlande stelt kaj angle stilt). Ofte iriloj uzatas akrobatike aŭ kiel parto de rola alivestiĝo en cirko, teatro aŭ karnavalo.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro, eldono de 1970, paĝo 441, maldekstra kolumno
- ↑ mencio en Reta Vortaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.