Iria Flavia estas la nomo de submunicipo de Padrón, en la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio). Estas situanta en la kunfluo de la rivero Sar kaj la rivero Ulla kaj iam estis grava haveno.
Historio
Ĝi estis grava urbo dum epoko de la Romia Imperio kaj de visigotoj. Kiam la nomo de Padrón populariĝis, la kresko translokiĝis al la urba kerno padrona kaj Iria iĝis simpla domaro. En la aktualo oni tendencas rekuperi ties nomon Iria Flavia kaj ĝi estas uzata oficiale en ĉiu dokumento.
Vidindaĵoj kaj interesaĵoj
Estas gravaj muzeoj, preĝejo kaj Camilo José Cela, Nobel-premio pri literaturo, naskiĝis en Iria Flavia en 1916.
Bibliografio
- Fuertes Domínguez, Gregorio. Guía de Santiago, sus monumentos, su arte. C. 325-1969
- Carro Otero, Xosé. Santiago de Compostela. Editorial Everest, 1997. ISBN 84-241-3625-X
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.