Ira ekstera ŝraŭbaĵo

Ira ŝraŭbaĵo estas ŝraŭbaĵo por movi partojn de aparato laŭ akso, dum funkciado.

Por ke la frota rezisto estu malpli granda ĝi havas specialan profilon - kontakta faco de la ŝraŭbaĵo estas pli proksima al perpendikulareco al la akso, ol en kuniga ŝraŭbaĵo. Tamen pro tio la profilo havas malpli grandajn enajn radiusojn, kio donas pli grandajn lokajn meĥanikajn streĉojn el la materialo je la sama entuta ŝarĝo, kaj tiel la junto estas malpli firma ol ĝi povas esti. Sekvas, ke ĝi utilas por ne tro ofta uzo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.