Irén Sütő
Irén Sütő
Irén Sütő
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1926 (1926-05-16)
en Pestszenterzsébet
Morto 20-an de septembro 1991 (1991-09-20) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro filmaktoro

Irén Sütő [ŝutO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sütő Irén estis hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto.

Irén Sütő[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1926 en Pestszenterzsébet, ŝi mortis la 20-an de septembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio

Irén Sütő maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1955. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Várkonyi kaj Imre Apáthi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en ĵus fondigta Teatro József Attila. Inter 1957-1962 ŝi estis membro de Gaja Teatro, poste ĝis sia morto de Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ofte estis aŭdebla en deklamaj spektakloj, same en filmoj kaj en serio de Hungara Radio. Ŝi ricevis premiojn inter 1976-1984.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)

  • Surveturo (1955) – Bea Gerlóczy
  • Csigalépcső (1957) - Márta
  • Özvegy menyasszonyok (1964) - Éva
  • Ki beszél itt szerelemről? (1979) - S-ino Csollány
  • Die Taube auf dem Dach (1990) - eleganta damo
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Joan Crawford, María Félix, Giulietta Masina, Irene Papas[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

  • Vacsora a Hotel Germániában (1958) - Hella
  • Bözsi és a többiek (serio) (1969)
  • Sztrogoff Mihály (serio) (1975) - Bohémienne
  • Glória (serio) (1982) - S-ino Krizsa

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.