Irén Becski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1900 en Livada Mică |
Morto | 30-an de novembro 1981 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Frat(in)o | Andor Becsky |
Edz(in)o | Viktor Brassai |
Infano | Péter Hamburg |
Okupo | |
Okupo | psikiatro • poeto • verkisto |
Irén BECSKI [beĉki] estis rumania hungara poetino, psikologino. Ŝi naskiĝis en Sárközújlak la 2-an de decembro 1900 kaj mortis en 1982. Ŝi estis la patrino de matmatikisto Péter Hamburg, la fratino de Andor Becsky, la edzino Viktor Brassai.
Biografio
Irén Becski akiris kuracistdiplomon en Kluĵo, kaj ŝi estis asisantino en la kliniko porinfana pri nervkuracado. Ŝiaj poemoj aperis en revuoj Tavasz kaj Magyar Szó (1919), en Keleti Újság, Napkelet (1920–22), en Vasárnapi Újság (1924) kaj en Nyugat (1928). Ŝi tradukis la romanon Reubeni, a zsidók fejedelme de Max Brod (Új Kelet 1928).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.