Bazaj informoj
Ipolyvece (ipojvece) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0601/19.1074
- Loĝantaro: 890
- Poŝtkodo: 2669
- Telefonprefikso: 35
Situo
La vilaĝo situas laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), fine de sakovojo, laŭ fervojo Vác-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 16, Rétság 18 km-ojn. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.
Historio
La unua mencio devenis el 1285. Iom poste la komunumo apartenis al fortikaĵo de Drégely.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1745, pligrandigita en 1932
- luterana preĝejo de 1882
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.