Ipil | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 89 401 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 370 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 47′ N, 122° 35′ O (mapo)7.7822222222222122.58666666667Koordinatoj: 7° 47′ N, 122° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 27 m [+] | ||
Areo | 241,6 km² (24 160 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ipil, Zamboanga Sibugay [+] | |||
Ipil - tagaloge Bayan ng Ipil - estas marhavena urbo (municipo) en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en regiono Zamboanga Duoninsulo, kie estas ĉefurbo de la provinco Zamboango Sibugaja. Ipil administre konsistas el 28 distriktoj. La loknomo devenis de Ipil-arboj dense kreskantaj en tiu loko.
Geografio
Ipil situas laŭ la sudokcidenta marbordo de la insulo. Pli precize la haveno estas 4 kilometrojn sude de la urbocentro. Regiona ĉefurbo Pagadiano troviĝas 93, Zamboanga 112, Dumaguete 186, Iligan 189, Kotabato (urbo) 194, Cagayan de Oro 235, Cebuurbo 317, Dabao 342, ĉefurbo Manilo 777, Kezonurbo 786, Tuguegarao 1098 kilometrojn (aere) .
Historio
Ipil origine estis marĉa areo. Tamen la loko estis laŭvoje ŝipe kaj piede inter Zamboanga kaj Pagadiano, tial oni establis haltejon kun nomo Sanito. En 1949 la loko akiris la titolon municipo kun la loknomo Ipil. Matene de la 3-a de aprilo 1995 Ipil estis atakita de ĉirkaŭ 200 armitaj ekstremistoj de en:Abu Sayyaf, kiuj pafis al loĝantoj, rabis bankojn, prenis 30 ostaĝojn kaj poste bruligis centron de la urbo.
Religio
En Ipil loĝas plejparte katolikoj. Ekzistas ankaŭ diversaj kristanaj konfesioj, fine muslimoj.
Trafiko
En Ipil trairas la laŭmarborda vojo inter Zamboanga-Pagadiano, kiun krucas same signifa vojo inter la norda kaj suda marbordoj. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon.
Klimato
La klimato de Ipil estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1520 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans