Ipacsfa [ipaĉfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 7847
- Telefonprefikso: 72
Situo
Ipacsfa situas sur ebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo. Harkány troviĝas 4, Siklós 10, Beremend 23, Villány 24, Kozármisleny 28, Pécs 30, Budapeŝto 225 km.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1554 laŭ tiama hungara ortografio "Ipacsfalu". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn, tamen ne senhomigĥis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Ipacsfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- kalvinana baroka preĝejo el la 18-a jarcento
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.