Ip
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Sălaj
Alinome Ipp (hungare)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo)47.22916666666722.606111111111Koordinatoj: 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo)
Ip (Sălaj) (Rumanio)
Ip (Sălaj) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 189 m
Poŝtkodo 457210
Loĝantaro
 komunumo 3.648 (en 2011)
 vilaĝo 1.626 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 141731

Ip (hungare: Ipp) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio okcidente de Zalău. Administre apartenas al ĝi Cosniciu de Jos, Cosniciu de Sus, Zăuan, Zăuan-Băi.[1][2]

Ip situas ĉe la rumana nacia vojo DN19B inter Nușfalău kaj Marghita. Ĝi havas fervojan stacion (nomatan "Ipu") ĉe la linio 413 inter Săcuieni kaj Șărmășag.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 1526 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1688 (rumanoj, 64 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 3.946 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:

Etneco nombro elcentaĵoj
hungaroj 1981 50,2 %
rumanoj 1466 37,2 %
romaoj 383 9,7 %
slovakoj 111 2,8 %
ukrainoj 2 0,1 %
germanoj 2 0,1 %
sen indiko 1 < 0,1 %
Lingvo nombro elcentaĵoj
hungara 1993 50,5 %
rumana 1622 41,1 %
cigana 222 5,6 %
slovaka 109 2,8 %

La slovaka loĝantaro vivis precipe en Zăuan-Băi, kie ĝi konsistigis preskaŭ 90 %.

Historio

Ĝia unua mencio skriba estas el 1208. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye).

Eventoj

  • En septembro de 1940 okaze de incidento unu el subunuoj de la hungara armeo mortigis preskaŭ 160 rumanajn loĝantojn en la vilaĝo.

Renomaj personoj

Fontoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.