Ion Giuglea | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1882 |
Morto | 22-an de januaro 1967 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 20368 |
Ion GIUGLEA [ĝuglja] (naskiĝis en la 6-a de septembro 1882 en Ploieşti – mortis la 22-an de januaro 1967 en Bukureŝto) estis rumana esperantisto, redaktoro en Bucureşti.
Esperantisto de 1906. Dum 1908-09 okupis sin ekskluzive pri Esperanto, RES kaj RE-isto. Unua UEA-delegito en Rumanio. Partoprenis la organizadon de la unua rumana kongreso. Kun doktoro Gabrielo Robin kiel lia "dekstra mano" li redaktis la gazeton Rumana Esperantisto.
En la lastaj jaroj de sia vivo li varbis membrojn por la Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Filologoj.
Fontoj
- Enciklopedio de Esperanto
- Nuntempa Bulgario, 8/1967, p. 4 (mortodato)
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.