Iohanisfeld | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Timiș | ||
Alinome | Jánosfölde (hungare), Johannisfeld (germane), Ionel (iam) | ||
Komunumo | Otelec | ||
Iama hungara departemento | Temes | ||
Situo | 45° 34′ N, 20° 52′ O (mapo)45.56666666666720.863333333333Koordinatoj: 45° 34′ N, 20° 52′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 76 m | ||
Poŝtkodo | 307446 | ||
Loĝantaro | 765 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 159160 | ||
Iohanisfeld [johanisfeld] (hungare: Jánosfölde, germane: Johannisfeld) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. Ĝi estis fondita en 1805 de banataj ŝvaboj. En 1910 ĝi havis 1710 loĝantojn (germanoj, hungaroj); en 1992 814 (rumanoj, 5 % da germanoj, 2 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1826[1][2]. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al Otelec.
En la rumana lingvo Iohanisfeld de 1924 nomiĝis Ionești, poste Ionel, sed fine reakceptis la germanan nomon. La nomo Johannisfeld signifas "kampo de Johano" kaj devenas de la fondinto Johann Buttler.
Tra Iohanisfeld pasas la nacia vojo DN59B inter Cărpiniș kaj Deta. Du kilometrojn okcidente estas la landlimo al Serbio.
Loĝantaro
Censo[3] | Etnoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jaro | Loĝantoj | rumanoj | hungaroj | germanoj | aliaj | |||
1880 | 1766 | – | 12 | 1738 | 16 | |||
1910 | 1710 | 13 | 91 | 1572 | 34 | |||
1930 | 1730 | 23 | 30 | 1654 | 23 | |||
1977 | 1056 | 401 | 16 | 635 | 4 | |||
2002 | 899 | 886 | 6 | 6 | 1 | |||
Fonto
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- ↑ E. Árpád Varga. Temes megye településeinek etnikai (anyanyelvi / nemzetiségi) adatai, 1880 – 2002 (hungare) (PDF; 982 kB). kia.hu. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2014-03-20.
Eksteraj ligiloj
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de la distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.