Io sono | |
Salvatore Garau, 2020 | |
nemateria artaĵo | |
1,50 × 1,50 cm | |
Milano | |
Io sono ankaŭ konata kiel Mi estas estas koncepta artaĵo, nevidebla skulptaĵo (1,50x1,50 cm) realigita en 2020 de itala pentristo Salvatore Garau.[1]
Historio
En majo 2020, dum unua pinto de la Covid19-pandemio, Salvatore Garau sigelis karton, kiu aŭtentigas la ekziston de nevidebla skulptaĵo. En la monatoj, kiam la muzeoj estis fermitaj, li kreis kvadraton da blanka bendo ekstere, antaŭ la Artmuzeo en Piazza della Scala en Milano, kiu enhavas unu el liaj pentraĵoj, 1,50 x 1,50 metroj, al kiu li aplikis identigan etikedon, tradukita en kvar lingvojn (itala, franca, angla kaj germana), kun la titolo "Budho en kontemplado" kune kun la subskribo de la artisto.[2][3]
La artisto establis la prezon en gramoj da pura oro, per rekta interŝanĝo kiu ne implikis la peradon de mono, kaj establante ligon inter valoro kaj oro simila al tiu de la orbazo.
Poste Garau realigis duan imagan koncipan laboron, "Afrodite che piange" instalante blankan cirklon antaŭ la Usona Borso sur Wall Street en la urbo Novjorko.
En Milano, en 2021, privata kolektanto akiris la specimenon titolitan "Mi estas" kontraŭ 18 000 dolaroj, inkluzive de aŭkciaj kotizoj, nova monda aŭkcia rekordo.
Signifo de la verko
La verko de Garau laŭ propra aserto estas influita de la artisto Marcel Duchamp jene:
- La verko paradokse aludas al la kulto al restaĵoj, kiu konsideras ilin sanktaj sendepende de ilia efektiva naturo;
- laŭ ironia senco, ĝi aludas al la ideo, ke jam establita artisto trovus merkaton kaj konsenton de kritikisto por iu ajn verko, kiun li produktas, preter ĝia specifa kvalito;
- la verko de Garau samkiel la arta valoro de la verkoj de Piero Manzoni estas delikate koncepta arto, kaj tial alirebla por ĉiuj sen limigoj aŭ pro aĉeta kosto, materia posedo aŭ fizika alirebleco, nek pro teknika reproduktebleco.
- Male al aliaj verkaĵoj de nuntempa arto, kiuj kaŭzas poluon kaj energian konsumon, tiu verko sekvas la ekologian koncepton, kiu ĉiam ĉeestis en liaj artaj verkoj.
Notoj
- ↑ Italian Artist Sells Invisible Sculpture for More Than $18 000 ("Itala artisto vendas nevideblan skulptaĵon por pli ol 18 000 usonaj dolaroj" en la publikaĵo Newsweek (angle)
- ↑ Yahoo News, Artist sells 'invisible sculpture' for $18K
- ↑ Business Insider Artysta sprzedał na aukcji niewidzialną rzeźbę za ponad 18 tys. dol.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Artista vende una obra invisible por US$ 18.300 ("Artisto vendas nevideblan verkon por 18 300 usonaj dolaroj"), artikolo en la kanalo CNN (itale)
- Le sculture invisibili di Salvatore Garau: metafore del presente ("La nevideblaj skulptaĵoj de Salvatore Garau: metaforoj de la nuntempo"), artikolo de la 22-a de februaro 2021 en la retejo ilsole24ore.com (itale)