Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Inverso (apartigilo).
La inverso de nombro estas la rezulto de la divido de 1 per la nombro.
Ekzemple: La inverso de du estas duono.
En pli ĝenerala senco, la nocio inverso ankaŭ estas uzata en jenaj ekzemplaj frazoj:
- La inverso de multiplikado estas dividado.
- La inverso de derivaĵo estas malderivaĵo.
- La inverso de funkcio estas ĝia inversa funkcio (se ĝi ekzistas).
- La inverso de pluvolvi la vidbendon estas retrovolvi ĝin.
- La inversa elemento de a rilate al operacio • estas elemento a-1 tia ke a • a-1 = a-1 • a = e kie e estas la neŭtrala elemento.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.