Internacia Ŝtalkartelo | ||
---|---|---|
Q15854861 • kartelo | ||
Komenco | 1926 | |
La Internacia Krudŝtala Komunumo, aŭ mallonge Internacia Ŝtalkartelo, germane Internationale Rohstahlgemeinschaft aŭ Internationales Stahlkartell, estis organizaĵo kiu ekzistis inter la Unua kaj la Dua mondmilito por protekti interesojn de la eŭropa ŝtalindustrio.
Ĝin kunfondis en 1926 (subskribo la 30-an de septembro) interalie Ernst Poensgen, Fritz Thyssen, Emil Mayrisch, kies prezidento iĝis Mayrisch ĝis sia morto. La kartelo reprezentis dekomence la ŝtalindustrion de Germanio, Belgio, Luksemburgo, Francio, sed en februaro de 1927 aliĝis ankaŭ Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.