Internaciaj Infanaj Ludoj
konkurso
En TTT Oficiala retejo vd

La Internaciaj Infanaj Ludoj (angle International Children’s Games (ICG), antaŭe International School Children’s Games, do "Internaciaj Lernejinfanaj Ludoj",[1] germane Internationale Schülerspiele, do "Internaciaj Lernejanaj Ludoj") estas evento okazigita ĉiujare kie infanoj de urboj ĉirkaŭ la mondo inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj partoprenas en vario de sportaj konkuroj kaj kulturaj agadoj. Ĝi estas rekonata kaj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato.[2]

Historio

La slovena sporta instruisto Metod Klemenc fondis la Internaciajn Infanajn Ludojn en 1968 kun la celi subteni la pacemon kaj amikemon de la monda infanaro tra sportado. Li organizis la unuajn Internaciajn Infanajn Ludojn kaj Kulturan Festivalon en 1968 kun la partopreno de teamoj el naŭ eŭropaj urboj.

Ekde tiu tempo, laŭ la stato de somero 2016 pli ol 37 000 infanoj en aĝo de 12 ĝis 15 jaroj partoprenis en 50 someraj ludoj kaj 7 vintraj ludoj. 415 malsamaj urboj el 90 landoj kaj ĉiuj 5 kontinentoj partoprenis. La Internaciaj Infanaj Ludoj kaj Kultura Festivalo iĝis la plej granda monda internacia plursporta junulara evento, kaj estas rekonata per la Internacia Olimpika Komitato. En 2013 la evento okazis en Windsor-Essex, Kanado,[3] sekvata de Lake Macquarie, Aŭstralio en 2014, [4] kaj Alkmaar, Nederlando en 2015. La ludoj de 2016 okazis en Novtajpeo en Tajvano inter la 11-a kaj 16-a de julio.

Lokoj

Somero

LudojJaroGastiganta urboLando
1-a1968Celje Jugoslavio
2-a1970Udine Italio
3-a1972Graz Aŭstrio
4-a1974Murska Sobota Jugoslavio
5-a1974Darmstadt Germanio
6-a1976Murska Sobota Jugoslavio
7-a1976Ĝenevo  Svislando
8-a1978Ravne na Koroškem Jugoslavio
9-a1980Lausanne  Svislando
10-a1982Darmstadt Germanio
11-a1983Troyes Francio
12-a1983Murska Sobota Jugoslavio
13-a1984Ĝenevo  Svislando
14-a1985Granollers Katalunio, Hispanio
15-a1986Lausanne  Svislando
16-a1987Graz Aŭstrio
17-a1988Szombathely Hungario
18-a1989Andoro Andoro
19-a1990Uĵhorodo Sovetunio (Ukrainio)
20-a1991Bratislavo Slovakio
21-a1992Ĝenevo  Svislando
22-a1993Darmstadt Germanio
23-a1994Hamiltono Kanado
24-a1994Slovenj Gradec Slovenio
25-a1995Celje Slovenio
26-a1996Sopron Hungario
27-a1997Sparto Grekio
28-a1998Logroño Hispanio
29-a1999Medias Rumanio
30-a1999Velenje Slovenio
31-a1999Český Krumlov Ĉeĥio
32-a2000Hamiltono Kanado
33-a2001Szombathely Hungario
34-a2002Płock Pollando
35-a2002Tajpeo Tajvano
36-a2003Graz Aŭstrio
37-a2003Patras Grekio
38-a2004Cleveland Usono
39-a2005Coventry Anglio, Britio
40-a2006Bankoko Tajlando
41-a2007Rejkjaviko Islando
42-a2008San-Francisko Usono
43-a2009Ateno Grekio
44-a2010Manama Barejno
45-a2011regiono Lanarkshire  Skotlando, Britio
46-a2012Daegu Sud-Koreio
47-a2013Windsor (Ontario) Kanado
48-a2014Lake Macquarie Aŭstralio
49-a2015Alkmaar Nederlando
50-a2016Novtajpeo Tajvano
51-a2017Kaŭno Litovio
52-a2018Jerusalemo Israelo
53-a 2019 Ufa [[Rusio| Rusio]]
54-a 2022 Coventry Unuiĝinta Reĝlando
55-a 2023 Daegu [[Sud-Koreio| Sud-Koreio]]

Vintro

LudojJaroGastiganta urboLando
1-a1994Ravne na Koroškem Slovenio
2-a1995Prakovce kaj Helcmanovce Slovakio
3-a1999Maribor Slovenio
4-a2009Montreux kaj Vevey  Svislando
5-a2011Kelowna Kanado
6-a2013Ufa Rusio
7-a2016Innsbruck Aŭstrio
8-a 2019 Lake Placid Usono
9-a 2023 Pjonĉango  Sud-Koreio

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.