Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.

Alfabeto

AalfaMi havas en akvo skafandriston Mi estas faranta provveturon
BbravoMi havas danĝeran ŝarĝon
CcharlieJes
DdeltaNe alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
EechoMi ŝanĝas la direkton al tribordo
FfoxtrotMia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
GgolfMi bezonas ŝipstiriston
HhotelMi havas ŝipstiriston surŝipe
IindiaMi ŝanĝas la direkton al babordo
JjuliettMi estas prepariĝanta signali per semaforo Mi brulas, restu for de mi
KkiloMi volas komuniki kun vi
LlimaVi tuj haltu vian ŝipon
MmikeMi havas sur ferdeko kuraciston Mi haltis
NnovemberNe
OoscarIu eksterŝipe
PpapaĈiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
QquebecĈiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
Rromeo
SsierraMi retroveturas
TtangoNe venu proksime al mi, restu for de me
UuniformVi stiras danĝeren
VvictorMi petas helpon
WwhiskeyMi petas kuracistan helpon
XxrayInterrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
YyankeeMi trenas mian ankron
ZzuluMi bezonas trenŝipon

Numeroj

0nul
1unu
2du
3tri
4kvar
5kvin
6ses
7sep
8ok
9naŭ

Specialaj signoj

signalilo
ripetigilo 1
ripetigilo 2
ripetigilo 3
ripetigilo 4

Flagoj por literoj kun supersignoj

  • La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
  • La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.