Internacia gazeto estas reta gazeto fondita la 25-an de decembro 2004 de italo, Giuseppe Affacaticati. Ĝi estas ankaŭ ligita kun la dissendolisto "Katodikaklubo".
Ĝia celo estas "prezenti la mondon per Esperanto". De ĝia kreiĝo aperis preskaŭ tri cent artikoloj ĉiatemaj verkitaj el Pollando, Togolando, Irano, Italio, Francio, Ĉeĥio ktp.
Sed la plej rimarkinda karaktero de ĝi estas, ke ĝi estas kunlabora: ĉiu ajn leganto povas kontribui kaj sendi artikolon.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Internacia gazeto Arkivigite je 2006-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
La retejo estas jam dum kelka tempo anstataŭata per poker-spamejo..
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.