Internacia Spiritisma Konsilantaro - ISK (portugale Conselho Espírita Internacional - CEI)[1] establiĝis la 28an de novembro 1992. Ĝi konsistas en kuniĝo de la landaj spiritismaj organizoj. Ĝia sidejo estas en Braziljo[2], Brazilo. Ĝi celas estigi solidaran kaj fratan unuecon inter la spiritismaj organizoj el ĉiu lando, kaj la unuiĝon de la spiritisma movado. Ĝi respondecas pri la okazigo de la Mondaj Spiritismaj Kongresoj.[3]
EDICEI
EDICEI (eldonejo de ISK) respondecas pri la publikigo de spiritismaj libroj tradukitaj al naciaj lingvoj, kio inkluzivas enpaĝigon, ellaboron de kovriloj, preson kaj diskonigon de la libroj. Aperis verkoj ekz. en la lingvoj franca, hispana, angla, germana, rusa kaj hungara. La eldonejo partoprenas la ĉefajn librofoirojn en la mondo (ekzemple en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Frankfurto, Parizo, Novjorko kaj Bonaero).
Membroj de ISK
La jenaj landaj spiritismaj asocioj membras en ISK:
- Germanio: Deutsche Spiritistische Vereinigung
- Angolo: Sociedade Espírita Allan Kardec de Angola
- Argentino: Confederación Espiritista Argentina Arkivigite je 2013-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Aŭstralio: Franciscans Spiritist House Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Aŭstrio: Verein für Spiritistische Studien Allan Kardec
- Belgio: Union Spirite Belge
- Bolivio: Federación Espirita Boliviana Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Brazilo: Federação Espírita Brasileira
- Kanado: Conseil Spirite Canadien
- Ĉilio: Centro de Estudios Espirita Buena Nueva
- Kolombio: Confederación Espiritista Colombiana
- Kubo: Sociedad Amor y Caridad Universal
- Salvadoro: Federación Espirita de El Salvador Arkivigite je 2007-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Hispanio: Federación Espirita Española
- Usono: United States Spiritist Council
- Francio: Conseil Spirite Français Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Gvatemalo: Cadena Heliosóphica Guatemalteca Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Honduro: Asociación Civil de Proyección Moral Arkivigite je 2007-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Irlando: Spiritist Society of Ireland Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Italio: Unione Spiritica Italiana
- Japanio: Communion Spirite Chrétienne Francisco Cândido Xavier Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Luksemburgo: Groupe Spirite Allan Kardec de Luxembourg Arkivigite je 2016-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Meksiko: Consejo Espírita de México
- Mozambiko: União Espirita de Moçambique
- Norvegio: Gruppen for Spiritistiske Studier Allan Kardec
- Nov-Zelando: Allan Kardec Spiritist Group of New Zealand
- Nederlando: Nederlandse Raad voor het Spiritisme
- Panamo: A Fraternidad Espírita Dios, Amor y Caridad
- Paragvajo: Centro de Filosofia Espiritista Paraguayo
- Peruo: Federación Espirita del Perú
- Portugalio: Federação Espírita Portuguesa
- Britio: British Union of Spiritist Societies Arkivigite je 2013-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Svedio: Svenska Spiritistiska Förbundet
- Svislando: Union des Centres d'Études Spirites en Suisse Arkivigite je 2014-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Urugvajo: Federación Espirita Uruguaya
- Venezuelo: Asociación Civil Sócrates
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de ISK
- Fejsbuka paĝo de ISK
- Rilataj paĝoj pri ISK Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (portugale)
- Retejo de EDICEI Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine (eldonejo de ISK)
- TVCEI Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (reta televido de ISK)
Referencoj
- ↑ Priskriboj kaj informoj tradukitaj el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (10.10.2016)
- ↑ Adreso: SGAN 909 – Modulo G – CEP 70690-090, Brasília – Brasil
- ↑ En 2016 okazis la 8a Kongreso (Lisbono de la 7a ĝis la 9a de oktobro)