Internacia Fiksita Kalendaro (ankaŭ konata kiel Porĉiama Internacia Kalendaro, Kalendaro de 13 monatoj aŭ Kalendaro de egalaj monatoj) estas sunkalendaro proponita por reformi la aktualan gregorian kalendaron, kreita de Moses B. Cotsworth, kiu prezentis ĝin en 1902.[1]
Ĝi estas kalendaro formita de jaro da 13 monatoj da 28 tagoj po ĉiu, kun unu aŭ du tagoj, kiuj ne apartenas al iu monato nek semajno. Pro tio ĝi estas porĉiama kalendaro. Kvankam ĝi neniam estis adoptita oficiale en iu lando, ĝi estis la oficiala kalendaro de Kodak ekde 1928 ĝis 1989.[2]
Reguloj
- Jaro havas 13 monatojn da 28 tagoj po ĉiu (dividitaj ĝuste je 4 semajnoj), krom ekstra tago fine de la jaro ne apartenanta al iu monato (pro tio, estas 365 tagoj). Ĉiu jaro koincidas kun la respektiva gregoria jaro.
- Monatoj havas la samajn nomojn kiel tiuj de la gregoria kalendaro, krom monato nomita "sunio", kiu enmetiĝas inter junio kaj julio.
- Estas superjaro kun 366 tagoj po kvar jaroj kun la celo kompensi, same kiel en la gregoria kalendaro, la 365,25 tagojn jarajn. En tiu jaro, plia tago enmetiĝas post junio kaj antaŭ la monato "sunio".
- La 2 pliaj tagoj ne apartenas al iu monato kaj oni konsideras ilin ankaŭ kiel tagoj ekster semajno, ĉi tiuj ĉiam okazas post sabato kaj antaŭ dimanĉo.
- La unua tago de ĉiu jaro, la 1-an de januaro, estas dimanĉo kaj ĉiuj tagoj sekvaj ĝis fini la monaton sekvas la konvencian semajnon de 7 tagoj.
- Pro tio ke ĉiu monato konsistas de ĝuste kvar semajnoj, la unua tago de ĉiu monato kaj ĉiu sepa sekva tago, dum la resto de la monato, estas dimanĉo, la dua tago de ĉiu monato kaj ĉiu sepa sekva tago, dum la resto de la monato, estas lundo, kaj tiel sinsekve. Pro tio, ĉiu monato komencas en dimanĉo kaj finas en sabato, same kiel ĉiu semajno.
Ĉi tio kaŭzas ke ĉiuj monatoj havas la sekvan aspekton:
Dim | Lun | Mar | Mer | Ĵaŭ | Ven | Sab |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
La 13 monatoj kaj la kromaj tagoj okazas en la sekvaj gregoriaj datoj:
Monato | Komenco | Fino |
---|---|---|
Januaro | 1an de januaro | 28an de januaro |
Februaro | 29an de januaro | 25an de februaro |
Marto | 26an de februaro | 25an de marto* |
Aprilo | 26an de marto* | 22an de aprilo* |
Majo | 23an de aprilo* | 20an de majo* |
Junio | 21an de majo* | 17an de junio* |
Supertago | 17an de junio | |
Sunio | 18an de junio | 15an de julio |
Julio | 16an de julio | 12an de aŭgusto |
Aŭgusto | 13an de aŭgusto | 9an de septembro |
Septembro | 10an de septembro | 7an de oktobro |
Oktobro | 8an de oktobro | 4an de novembro |
Novembro | 5an de novembro | 2an de decembro |
Decembro | 3an de decembro | 30an de decembro |
Jartago | 31an de decembro |
*Ĉi tiuj datoj okazas antaŭ tago en superjaroj.
Avantaĝoj
- Pluraj avantaĝoj ekzistas je ĉi tiu kalendaro, ĉefe rilate al ĝia organizo. Kiam oni komparas ĝin kun la gregoria, estas certa ke ĉi tiu kalendaro estas multe pli simpla kaj praktika:
- Ĉiuj jaroj havas ĝuste 52 semajnojn dividitajn laŭ 13 monatoj.
- Ĉiu monato havas ĝuste 28 tagojn dividitajn laŭ 4 semajnoj.
- Ĉiutago de iu ajn monato aŭ jaro okazas ĉiam la saman tagon de la semajno.
- Kompare kun aliaj proponoj, ĉi tiu kalendaro tenas la samajn tagojn po unu jaro kaj la samajn tagojn po unu semajno, du avantaĝoj kiuj faciligus la eblan ŝanĝon.
- En ĉi tiu propono, la nombro de naciaj festoj kiuj ne okazas en semajnfinoj jam ne dependas de la jaro. Ĉi tio kaŭzas ke ne plu ekzistas iuj jaroj kun pli da tagoj de laboro ol aliaj.
Malavantaĝoj
- Pro tio, ke 13 estas prima numero, estus neeblaj dividoj trimonataj, kvarmonataj, ktp.
- Pluraj religiaj grupoj dependas de la semajno da ĝuste sep tagoj, kiu ne eblus pro ekzisti tagojn for la semajno (jartago kaj supertago).
- Ŝanĝante de la gregoria kalendaro al ĉi tiu, oni devus ĝisdatigi historiajn registrojn kaj personajn dokumentojn.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Retkalendaro Arkivigite je 2024-01-03 per la retarkivo Wayback Machine uzanta la Internacian Fiksitan Kalendaron (en Esperanto)