La Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo estis esperantista renkontiĝo kiu okazadis ĉiujare inter 1993 kaj 2018 en diversaj urboj de la marbordo de Katalunio, organizata de grupo de aktivuloj de la Kultura Asocio Esperantista (KAE)

Historio

La unua Semajno komenciĝis la jaron 1993, laŭ ideo de kroata samideano Milan Sudec, kiu tiutempe loĝis en Masnou, marborda urbo proksima al Barcelono. La du unuaj Semajnoj okazis, kun ĉirkaŭ 40 aliĝintoj, en la Monaĥa restadejo Borja, en Sant Cugat del Vallés. La financan aranĝon garantiis samideanoj Giordano Moya, Josep Iverns kaj Luis Hernández Yzal. Pri la realiga tasko okupiĝis la Hispana Fervojista Esperanta Asocio en Barcelono, el kiuj s-ano Martí Guerrero estis la vera organizanto.

La tria Semajno jam okazis en Salou, marurbo proksime al Taragono (en tiu okazo kune kaj samtempe kun la Hispana Kongreso de Esperanto). De tiu Semajno ĉeforganizanto estis Luis Serrano, kun Santiago Torné kaj poste Salvador Aragay, Francesc Mas kaj Antonio Martínez. Post la forpaso de Luis Serrano, la lastajn du eldonojn kunorganizis Rosa López.

Dum la lastaj jaroj la aliĝado pligrandiĝis kaj oni atingis ĝis ĉ. 150 aliĝoj. Venis esperantistoj el diversaj landoj, sed precipe el Eŭropo, kun granda proporcio el Francio.

En 2018 oni anoncis ke la Semajno estis interrompita, pro manko de organizaj fortoj. Sed en 2022 laŭ la kutima periodo (komence de oktobro) Esperanta Naturamikaro organizis en Rozoj Roses la unuan Naturamikan Kultursemajnon en Esperanto, kiu estas konsiderebla kiel daŭrigo de la tradicio. La dua NAKSE sukcese okazis komence de oktobro 2023, samloke.

Listo de Semajnoj

Lokoj gastigantaj la Internacian Semajnon:

NombroJaroUrboProvinco
1-a1993Sant Cugat del VallésBarcelono
2-a1994Sant Cugat del VallésBarcelono
3-a1995SalouTaragono
4-a1996CalellaBarcelono
5-a1997Sant Carles de la RápitaTaragono
6-a1998CalafellTaragono
7-a1999CambrilsTaragono
8-a2000BlanesĜirono
9-a2001Lloret de MarĜirono
10-a2002CambrilsTaragono
11-a2003Santa SusanaBarcelono
12-a2004SalouTaragono
13-a2005CalellaBarcelono
14-a2006La PinedaBarcelono
15-a2007Tossa de MarĜirono
16-a2008SalouTaragono
17-a2009Pineda de MarBarcelono
18-a2010Coma-rugaTaragono
19-a2011Malgrat de MarBarcelono
20-a2012CambrilsTaragono
21-a2013Lloret de MarĜirono
22-a2014SalouTaragono
23-a2015RosesĜirono
24-a2016CambrilsTaragono
25-a2017Tossa de MarĜirono
26-a 2018 Salou Taragono

Organizado

La Semajno de la Kulturo kaj Turismo ĉiam okazis en aŭtuno, en lokoj turismaj, sed en periodo kiam la hotelprezoj estas pli moderaj. Oni uzis hotelon samtempe por la loĝado kaj por la disvolvo de organizaĵoj.

Oni ĝenerale programadis prelegojn, ekskursojn, kurson de Esperanto, folkloran vesperon, du interkonajn vesperojn kie ne mankis ĉampano (marko "Esperanto") kaj aliaj frandaĵoj, la fama kataluna muziko "Habaneras" kun la "cremat" (rumo bruligita kun iuj spicaĵoj, kiaj povas estis la kafo-grajnoj)

En la lastaj jaroj dum tiu semajno estis anoncata kaj havigata la Premio Ada Fighiera-Sikorska.

Vidu ankaŭ

Naturamikoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.