Internacia Bulteno estis esperantlingva periodaĵo publikigita en Berlino inter la jaroj 1914 kaj 1918, do dum la Unua Mondmilito. Ĝi naskiĝis la 1-an de novembro 1914 kiel tute ne kutima esperanta gazeto: la internacia bulteno estis «senpage senditaj al interesuloj kaj gazetoj en ekstergermanaj landoj» kaj celis informi pri la milito laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro de la Germana Regno. La bulteno estis de la komenco plene ilustrita kaj bonstile redaktita de Friedrich Ellersiek (1880-1959), grava eldonisto kaj tiam redaktoro de la gazeto Germana Esperantisto. Sub la gazetkapo oni klarigis en la germana, la angla, la franca, la itala kaj la hispana, ke la Internacia Bulteno eldoniĝis nur en Esperanto por eviti la neceson traduki la enhavon al pluraj lingvoj, kun indiko ke tutmonde troviĝas tradukistoj pri tiu lingvo.
Eksteraj ligiloj
- pli detalaj informoj kun pluraj fotoj en la retejo Bibliotekoj (esperante)
- plej baza informo en la retejo europeana1914-1918.eu angle Arkivigite je 2016-11-09 per la retarkivo Wayback Machine, germane Arkivigite je 2016-11-09 per la retarkivo Wayback Machine kaj en multaj pliaj lingvoj
- plej baza informo en la cifereca biblioteko Hathi Trust (angle)
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing