Insuloj de Reĝino Elizabeto | ||
---|---|---|
La arktika kordiliero sur Ellesemere Island | ||
grupo de insuloj | ||
Akvejo | Arktika oceano | |
Arkipelago | Kanada-arktika arkipelago | |
Geografia situo | 80° 0′ N, 93° 0′ U (mapo)80-93Koordinatoj: 80° 0′ N, 93° 0′ U (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 34 ĉefaj insuloj | |
Ĉefa insulo | Ellesmere Island Cornwallis Island | |
Tuta areo | 419 061 km² | |
Loĝantoj | 375 (2006) | |
Insuloj de Reĝino Elizabeto (ruĝe kariert) | ||
La Insuloj de Reĝino Elizabeto (angle Queen Elizabeth Islands) formas la nordan parton de la Kanada arkta insularo. Politike, ili apartenas al teritorio Nunavuto kaj etparte al la Nordokcidentaj teritorioj. Ili havas surfacon de 400 000 km² kaj estas grandparte neloĝataj.
Historio
La insulojn malkovris - post la indiĝenoj - William Baffin, kiu penetris la insulan regionon en 1615–1616. William Edward Parry 200 jarojn poste (1819-1820) atingis la insulojn, serĉante la nordokcidentan pasejon. Oni nomumis post li la insulojn al insuloj Parry ĝis 1954, kiam oni ŝanĝis la nomon je estimo de reĝino Elizabeto. La mapado de la areo okazis ĉefe en la 19-a jarcento per ekspedicioj (John Franklin, Otto Sverdrup). Ekde la 1960-aj jaroj, oni boris multloke sur la insulo por nafto.
Geografio
La Kanalo Parry aŭ Markolo Parry kaj en angla Parry Channel estas natura akvovojo tra la centra Kanada arkta insularo. Ties orientaj du trionoj kuŝas ĉe la teritorio de Nunavuto, dum ties okcidenta triono (okcidente de la meridiano 110a Okcidente) kuŝas en la Nordokcidentaj Teritorioj. Ĝi itineras oriente okcidenten, konektante la akvojn de la Bafina Golfo en la oriento kun tiuj de la Beaufort-maro okcidente. Ties orienta pinto estas la nura praktika enirejo al la Nordokcidenta pasejo. Ties okcidenta pinto estus natura elirejo el la arkipelago ne fermita per glacio. La kanalo separas la Insulojn de Reĝino Elizabeto norde el la resto de Nunavuto.[1]
Divido de la insulgrupo
Al la insularo apartenas 22 pli grandaj kaj ĉ. 2.000 pli malgrandaj insuloj, kiuj - krom la insulo Ellesmere - estas grupigeblaj en du partojn:
- insulo Ellesmere
- Parry-insuloj (suda subgrupo)
- Bathurst-insulo
- Borden-insulo
- Brock-insulo
- insulo Byam-Martin
- Cameron-insulo
- Coburg-insulo
- Cornwallis-insulo
- insulo Devon
- Eglinton-insulo
- Emerald-insulo
- Lougheed-insulo
- insulo Mackenzie-King
- Melville-insulo
- insulo Prinz-Patrick
- Sverdrup-insulo (norda subgrupo)
- insulo Amund-Ringnes
- insulo Axel-Heiberg
- Cornwall-insulo
- insulo Ellef-Ringnes
- Graham-insulo
- insulo Reĝino Kristiano
- Meighen-insulo
Notoj
- ↑ Nunavut: Our newest territory. thecanadapage.org. Alirita 2008-06-02.