Insuloj Skellig | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Lando | Irlando | |
Graflando | Graflando Kerry | |
Akvejo | Atlantiko | |
Supermara alteco | 218 m [+] | |
Koordinatoj | 51° 46′ 0″ N, 10° 32′ 0″ U (mapo)51.766666666667-10.533333333333Koordinatoj: 51° 46′ 0″ N, 10° 32′ 0″ U (mapo) | |
Areo | 0,3 km² (30 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 2 | |
Ĉefaj insuloj | Skellig Michael, Little Skellig | |
Loĝantaro | 0 [+] | |
Insuloj Skellig | ||
Vikimedia Komunejo: Skellig Islands [+] | ||
La insuloj Skellig (irlande Na Scealaga), iam konata kiel Skellocks, estas du malgrandaj, krutaj kaj rokaj insuloj kuŝantaj je 13 km okcidente de Bolus Head ĉe la Duoninsulo Iveragh en Graflando Kerry, Irlando. Ili famas pro siaj populacioj de suloj kaj fraterkuloj, kaj pro prakristana monaĥejo kiu iĝis Monda heredaĵo de Unesko.
Malgranda Skellig
La plej malgranda insulo estas Malgranda Skellig (Sceilig Bheag en Irlanda lingvo). Ĝi estas fermita al la publiko, kaj entenas la plej grandan en Irlando kaj la duan plej grandan en la mondo kolonion de Norda sulo, kun preskaŭ 30,000 paroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 1.5 km oriente-nordoriente de Granda Skellig.
Granda Skellig
Konata ankaŭ kiel Skellig Michael (Sceilig Mhichíl en Irlanda lingvo), tiu estas la plej granda el la du insuloj, kun du montopintoj kiuj staras ĝis ĉirkaŭ 230 m super marnivelo. Pro prakristana monaĥejo de la 6a jarcento situanta je 160 m super marnivelo sur kornico proksima al la pinto de la plej malalta montopinto, la Granda Skellig estis elektita Monda heredaĵo de Unesko.
Naturo
Ambaŭ insuloj Skellig estas tre bone konataj pro siaj kolonioj de marbirdoj, kaj kune enhavas unu el plej gravaj lokoj por marbirdoj en Irlando, kaj pro la populacigrandoj kaj pro la specidiverseco.
Inter la reproduktantaj birdoj estas la Malgranda petrelo, la Norda sulo, Fulmaroj, la Nordmara pufino, la Trifingra mevo, la Longbeka urio, Aŭkoj kaj la Atlantika fraterkulo (kun 4,000 aŭ pliaj fraterkuloj nur en Granda Skellig). Oni povas vidi ankaŭ pli malgrandajn nombrojn de Montokorvoj kaj de Migraj falkoj.
En akvo videblas fokoj, cetorinoj, balenoj, delfenoj, kaj la Leddorsa martestudo. La insuloj havas multajn interesajn lokojn por distra subakvado danke al klara akvo, abundo de vivo, kaj subakvaj klifoj ĝis 60 metrojn profundaj.
Bildaro
- Sudoriento de Granda Skellig
- Skellig Michael
- Malgranda Skellig
- Malgranda Skellig vidata el Skellig Michael
Populara kulturo
- La insuloj Skellig aperas en grava sceno fine de la germana filmo de 1976 nome Herz aus Glas (Vitrokoro) de Werner Herzog.
- Irlanda grupo Clannad verkis kanton "Skellig" por sia albumo de 1987 nome Sirius.
- Kanada kantistino kaj kantoverkistino Loreena McKennitt verkis kanton "Skellig" por sia albumo de 1997 nome The Book of Secrets.
- Skellig de David Almond (libro)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- UNESCO World Heritage Centre - Skellig Michael
- Retejo pri The Skellig Islands Arkivigite je 2007-04-09 per la retarkivo Wayback Machine