Insuloj Revillagigedoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 18° 38′ N, 112° 39′ U (mapo)18.625-112.65416666667Koordinatoj: 18° 38′ N, 112° 39′ U (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 4 | ||||
Ĉefa insulo | Socorro | ||||
Tuta areo | 157,8 km² | ||||
Loĝantoj | 250 | ||||
Situo de la unuopaj insuloj | |||||
| |||||
La Insuloj Revillagigedoj (hispane Islas Revillagigedo, prononce [rebijaĥiĥEdo]) aŭ Revillagigeda Insularo estas grupo de kvar vulkanaj insuloj de la Pacifika Oceano, konataj pro sia unika ekosistemo. Ili estis parto de Manzanillo municipo de la meksika ŝtato de Colima ekde 1861, sed nun estas ĉiukaze sub meksika federa jurisdikcio, kaj je 386 km sudokcidente de Kabo Sankta Luko, la plej suda pinto de Baja California, kaj inter 720 kaj 970 km okcidente de Manzanillo. Ili situas ĉirkaŭ 18° 49′ N 112° 46′ U / 18.817 °N, 112.767 °U (mapo).
La totala areo estas 157.81 km², etende ĉirkaŭ 420 el oriento okcidenten. Estas ŝipa haveno sude de Sokora Insulo, kun populacio de 250 (stabanaro kaj familianoj). Ĉe Klarjon, estas malgranda ŝiparmea soldataro de 9 homoj. Krome la insuloj estas neloĝataj. La insularo ricevas sian nomon laŭ Don Juan Vicente de Güemes, Grafo de Revillagigedo, 53a vicreĝo de Nova Hispanio.
Insulo | Longo kaj larĝo (km) | Areo (km²) | Plej alta pinto (m) | |
Internaj Insuloj (UTC-7, Pacifika Tempozono) | ||||
San Benedicto (San Tomás) | 4.315 x 2.490 | 5.94 | Bárcena (310) | |
Socorro | 16.813 x 15.629 | 132.06 | Monto (Cerro) Evermann (1130) | |
Roca Partida | 0.246 x 0.073 | 0.014 | (34) | |
(Ekstera Insulo) (UTC-8, Pacifika Tempozono) | ||||
Clarión (Santa Rosa) | 8.544 x 3.686 | 19.80 | Monte Gallegos (335) | |
Revillagigedoj Insuloj | 420 x 115 | 157.81 | Monto (Cerro) Evermann (1130) |
La tri orientaj insuloj estas nomtaj la internaj insuloj. Ili situas en la tempozono UTC-7 (Montotempo), dum plej parto de Colima estas UTC-6 (Centra Tempozono). Clarión estas kompare for okcidenten, je pli da 200 km kompare kun la internaj insuloj, kaj en UTC-8 (Pacifika Tempozono). La Insuloj Revillagigedoj estas unu el tri meksikaj insularoj en la Pacifika Oceano kiuj ne estas en la kontinenta ŝildo; dum la aliaj estas Insulo Guadalupe kaj Rocas Alijos.