Malpelo | ||
---|---|---|
La insulo Malpelo | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Geografia situo | 4° 0′ 10″ N, 81° 36′ 27″ U (mapo)4.0027777777778-81.6075300Koordinatoj: 4° 0′ 10″ N, 81° 36′ 27″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 1,643 km | |
Larĝo | 727 m | |
Areo | 0,35 km² | |
Plej alta loko | Cerro de la Mona 300 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Mapo de Malpelo | ||
La Insulo Malpelo (hispane Isla de Malpelo) estas oceana insulo situanta en la zono de la Pacifika Oceano kiu apartenas al Kolombio. Ĝi estas, kun la insulo Gorgona, la ununura insulo de Kolombio en la menciitaj akvoj. Estas parto de la departemento Valo de Kaŭko, apartenanta al la jurisdikcio de la municipo de Buenaventura.
Estas unu de la insuloj plej vizitataj de la Kolombia Pacifiko ĉiujare de sciencistoj kaj submaristoj de la tuta mondo, kaj estas kontrolata de stabanaro de la Nacia Armeo de Kolombio, kiuj zorgas por la konservado de la areo evitante la kontraŭleĝa fiŝkaptado de ŝarkoj, inter aliaj specioj.
Malpelo signifas en la hispana Malbona haro.
Ekosistemoj
Rokaj marbokaj koralrifoj.
Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomitaj tiele pro sia malkutima, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas ebenaj kaj flanke etendita al specifa "martel"-formo. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ en suda kaj orienta Afriko.
Insulo Malpelo estas protektata kiel nacia parko kaj apartenas al la Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko.
Populacio
Nek estis nek estas loĝantaro, nur malgranda soldataro kiu okupas malgrandegan areon.