Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kajo |
Kajo estas konstruita platformo paralela al fervoja trako per kiu pasaĝeroj pli oportune envagoniĝu kaj elvagoniĝu. Kajoj povas esti malaltaj aŭ altaj. Malalta kajo estas preskaŭ pavimo ĉe fervoja trako.
Alta kajo havas alton de kutime ĉirkaŭ 1 m. Ĝia supra faco estas preskaŭ je la sama alto kiel planko de la vagono. Pro tio pasaĝeroj povas pli rapide envagoniĝi kaj elvagoniĝi. Sed alta kajo estas pli multekosta en konstruado. Do, altaj kajoj kutime estas uzataj nur en ŝarĝitaj transportaj sistemoj, interalie metrooj kutime havas ilin.
Se vagonoj havas malaltan plankon oni povas ricevi la saman efikon per malpli altaj kajoj: Povas ekzemple esti nur 40 cm aŭ eĉ 24 cm.
En kelkaj kazoj (ekz. germana fervojo ĉe linioj kun vartransporto) povas ekzisti maksimuma alteco. Tie oni trovas precipe en grandaj stacioj kajojn altigitajn, sed ne en nivelo de vagono-planko. Ankaŭ pro varianta planko-nivelo de diversaj trajnoj tia kompromiso povas esti necesa.
Kie estas pluraj trakoj, kajoj ankaŭ estadas bordaj – flanke de la trakoj, kaj insulaj – inter trakoj.
Laŭ Francisko Azorín Kajo estas Terbenkego firmigita per muro, laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel elŝipigejo, aŭ ĉe stacidomo por elvagonigi varojn.[1] Li indikas etimologion el kimra kale (limo, bordo).[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
- ↑ Azorín, samloke.