Muzikistoj estas homoj kiuj dediĉas sin al muziko ĉu kiel profesio ĉu kiel amatora ŝatokupo, tiuj kiuj ludas aŭ komponas muzikon.
Ĉiukaze en ĉiu kulturo kaj civilizacio (eĉ en la plej praaj) elstaris kaj elstaras tiuj profesiuloj. Ekde la komenca historio jam aperis kaj muzikistoj kaj kantistoj en ĉiuj artoj, ekzemple en pentrarto kaj skulptarto, ekzemple ekde la unuaj civilizacioj en Sumerio, Egipto, Antikva Grekio kaj Romo. En la eŭropa Mezepoko aperis tre ofte kantistoj kaj muzikistoj en la skulptaĵoj de la romanika arkitekturo.
Nuntempe oni povas klasigi la muzikistojn laŭ la muzikstilo, kiuj multegas. Fakte la tipa muzika grupo de la 20-a jarcento (kaj poste de la 21-a jarcento) enhavas almenaŭ unu kantiston kaj kelkajn muzikistojn.
Tipoj
Muzikistoj povas esti kategoriigata laŭ ties muzika rolo, inkluzivanta muzikilon kaj muzikstilo:
- Kantisto uzas voĉon for muziko.
- Instrumentisto ludas muzikilon.
- Komponistoj kaj Kantverkistoj komponas muzikon.
- Dirigento estras muzikan ensemblon.
- Instrumentadisto faras muzikverkon konvena al aliaj instrumentoj
- Kapelmajstro estas la muzika direktisto de ĥoro aŭ orkestro
- Helpekzercisto estas ofta anstataŭanto de dirigento, alinome vicdirigento
- Koncertmajstro estas ĉefviolonisto aŭ primara violonisto
Muzikistinoj
Tra la historio, virinoj alfrontis sociajn barilojn, familiajn postulojn kaj eĉ siajn proprajn antaŭjuĝojn ankaŭ por disvolvi siajn muzikajn talentojn.
Muziko ĉeestas en virinoj de ĉiam. Ne estas virino, kiu iam ne lulis bebon per kanteto aŭ lulkanto.
Tiel same kiel muziko evoluis kun la tempopaso, ankaŭ la virinoj plifortiĝis por superi malfacilaĵojn en la mondo de arto kaj muziko. En malsamaj muzikaj ĝenroj elstaris talentaj virinoj, kiuj nur tra jaroj fariĝis referencoj por novaj artistoj. Ni povus demandi nin, kio estis la malintereso de la socio rilate al muzika produktado de virinoj? Kial silentigi iliajn verkojn?
Kiam ni pensas pri grandaj komponistoj ni ĉiam pensas en Mozart, Beethoven, Chopin, Bach. Ĉu estas kredinde, ke nur tiatempaj viroj trovis inspiron en muziko, kaj virinoj ne? Aŭ okazis ke virinoj ankaŭ produktis brilajn melodiojn, sed ne sukcesis videbligi sin? Tia penso ne estas absurda, ĉar en ĉiuj epokoj gravaj virinoj partoprenis en la muzika agado. Sed bedaŭrinde ĉi tiu partopreno estis ignorita, aŭ preterlasita de siatempaj reprezentantoj de la muziko kaj ankaŭ de la historio poste.
Kun la tempopaso, primuzikaj esploroj komencis nomumi virinojn kaj rekoni ilian kontribuon.
Unu el la gravaj taskoj de muzikologoj estas reakiri tiun memoron per rigardo al muzikagado de virinoj, kiuj en la muzikhistorio lasis siajn spurojn.
Famaj muzikistoj
Klasika Muziko
Elektronika muziko
Ĵaz-muzikistoj
Pop-muziko
Regeo
Rok-muziko
- AC/DC, australa
- Aerosmith, usona
- Akvarium, rusa
- Altaria, fina
- Arcade Fire, kanada
- Beatles, angla
- Belle & Sebastian, skota
- Black Sabbath, angla
- Cocteau Twins
- Colin Meloy
- DEATH
- The Decemberists
- Deep Purple, angla
- Depeche Mode
- Dire Straits
- The Doors
- Edda (rokgrupo), hungara
- Erasure
- Graĵdanskaja Oborona, rusa psikedela punko
- Iron Maiden, angla metalroko
- Jimi Hendrix, usona
- Judas Priest, angla metalroko
- Led Zeppelin, angla
- Locomotiv GT, hungara
- Marilyn Manson, usona rok-grupo
- Metallica, metalroko
- Motörhead, angla
- Negu gorriak, eŭska
- Nirvana, usona
- Omega, hungara
- Pink Floyd, angla
- Queen, angla
- Radiohead, angla
- The Ramones, usona punko
- R.E.M., usona
- Rush, kanada
- Scorpions, germana
- Sepultura, brazila (metalroko)
- Sex Pistols, angla punko
- T.Rex, glamroko
- Thin Lizzy, irlanda
- U2, irlanda
- Van Halen, usona
- ZZ Top, usona
Esperantaj rokgrupoj
Muziko kaj muzikistoj en Esperanto
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kiel Händel, Wagner, kaj Liszt.[1] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
- ↑ Boulton, 1984, paĝo 169.