Inno Nazionale della Repubblica
Nacia Himno de la Respubliko
“Inno Nazionale della Repubblica”
nacia himno
lando  San-Marino
kantoteksto Federico Consolo
muziko Federico Consolo
ekde 1894
La notoj de la himno

Inno Nazionale della Repubblica (itale "nacia himno de la respubliko") estas la nacia himno de San-Marino. Ĝi posedas nur melodion, ne tekston.

La himno estis komponita de Federico Consolo, komponisto kaj violonisto el San-Marino, kiu bazis ĝin sur ĥoralo el la 10-a jarcento. Je la 11-a de septembro 1894 la Granda kaj Ĝenerala Konsilio dekretis ĝin kiel nacian himnon. Je la 30-a de septembro ĝi estis unuafoje prezentita en la Publika Palaco.

Antaŭ la akcepto de la himno oni sonigis ĉe ŝtataj aranĝoj armean marŝon de Ulisse Balsimelli. Al tiu marŝo ja ekzistis teksto.

Neoficiala teksto

La itala poeto Giosuè Carducci (1835–1907) verkis tekston, kiu harmonias kun la ritmo de la himno. Jen ĝia itala formo kun laŭvorta, ne laŭforma traduko:

Originalo  traduko
Oh antica RepubblicaHo antikva respubliko,
onore a te virtuosa!honoron al vi multvirta!
Onore a teHonoron al vi,
oh antica Repubblica!ho antikva respubliko!
Onore a te virtuosa!Honoron al vi multvirta!
Onore a te,Honoron al vi,
Generosa, fidente, virtuosa.grandanima, fidoplena, multvirta!
Oh, Repubblica,Ho, respubliko,
Onore e vivi eternahonoron, kaj vivu eterne
Con la vitakun la vivo
E gloria d'Italiakaj la gloro de Italio!
Oh antica RepubblicaHo antikva respubliko,
Onore a te.honoron al vi!

La sanmarina registaro neniam oficiale aprobis aŭ agnoskis tiun tekston.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.