Ingvar Kamprad | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ingvar Kaamprad |
Naskiĝo | 30-an de marto 1926 en Pjätteryd |
Morto | 27-an de januaro 2018 (91-jaraĝa) en Liatorp |
Mortokialo | inanicio • dehidratiĝo |
Lingvoj | franca • sveda • angla |
Loĝloko | Epalinges |
Ŝtataneco | Svedio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Franz Feodor Kamprad |
Patrino | Berta Linnéa Matilda Kamprad |
Edz(in)o | Kerstin Wadling • Margaretha Stennert |
Infanoj | Annika Kihlbom • Peter Kamprad • Jonas Kamprad • Mathias Kamprad |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • entreprenisto |
Feodor Ingvar Kamprad (naskiĝis la 30-an de marto 1926 en vilaĝo Pjätteryd, municipo Älmhult, en la nuna provinco Kronobergs län kaj la historia provinco Småland en Svedio; mortis la 27-an de januaro 2018 en Liatorp, Älmhult) estis sveda entreprenisto kaj fondinto de la mebla firmao IKEA.[1] Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,0 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 6-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj)[2], en 2006 kaj 2007 eĉ atingis la 4-an rangon, kaj ĝis la fino de la 2000-aj jaroj kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, kaj en la 2010-aj jaroj estis en iom pli sub aranĝo, komenciĝinte kun 11-a rango en 2010.[3] Je lia morto, oni okazigis polemikon ke li lasis heredon ne al siaj filoj, sed al fondaĵo.
Referencoj
- ↑ Ingvar Kamprad mortis Göteborgs-Posten, 28-a de januaro 2018.
- ↑ originala listo de Forbes el 2005 (angle)
- ↑ arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)