Ingulo | |
---|---|
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 354 km |
Akvokolekta areo | 9 898 km² |
Fluo | |
Fonto | Apud la urbo Kirovogrado |
Enfluejo | Suda Bugo (apud Mikolajivo) |
- Koordinatoj | 46° 59′ 27″ N, 31° 59′ 13″ O (mapo)46.99083333333331.986944444444 |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio |
Ingulo (ruse Ингул, ukraine Iнгул) estas rivero en Ukrainio. Ĝi fluas tra Kirovograda kaj Mikolajeva provincoj. Ĝia fonto troviĝas sur la apuddnepra altaĵo; la rivero fluas suden kaj apud la urbo Mikolajivo ĝi alfluas la riveron Suda Bugo. La nutrado de la rivero estas ĉefe perpluva kaj perneĝa. Ĝiaj unuaj 55 kilometroj (ekde la riverbuŝo) taŭgas por la ŝip-navigado. La akvoj de la rivero estas uzataj por irigacio. Ĉe la rivero staras la urbo Kirovogrado.
La helena historiisto Herodoto mencias la riveron sub la nomo Pantikapes.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.