Sengloraj Bastardoj
filmo
Originala titolo Inglourious Basterds
Produktadlando Usono, Germanio
Originala lingvo Angla, franca, germana
Kina aperdato 2009
Daŭro 159 minutoj
Ĝenro Ukronia militfilmo
Kameraado Robert Richardson
Reĝisoro(j) Quentin Tarantino
Produktisto(j) Lawrence Bender
Scenaro Quentin Tarantino
Filmita en Germanio, Francio
Loko de rakonto Londono Parizo
Muziko de Mary Ramos
Produktinta firmao The Weinstein Company 
A Band Apart 
Universal Studios 
Babelsberg Studio
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro National Board of Review: Top Ten Films

Inglourious Basterds estas german-usona militfilmo verkita de Quentin Tarantino kaj aperinta en 2009. La filmo okazas dum la Dua Mondmilito kaj rakontas la venĝon de franca judino, kies familio estis murdita de nazioj, kaj planon de judaj usonaj soldatoj, la “Sengloraj Bastardoj”, por mortigi la ĉefajn estrojn de nazia Germanio.

La titolo de la filmo enhavas du intencajn misskribojn (Inglourious Basterds anstataŭ Inglorious Bastards).

Scenaro

Christoph Waltz

En 1941, SS-kolonelo Hans Landa (Christoph Waltz) pridemandi francan farmiston. Por savi sian familion, li konfesas, ke li kaŝas judan familion sub planko de sia domo. La kolonelo ordonas al siaj soldatoj mortpafi al la judoj, sed la filino Shosanna Dreyfus (Mélanie Laurent) sukcesas forkuri.

Tri jarojn poste, la usona leŭtenanto Aldo Raine (Brad Pitt) rekrutigi ok judajn usonajn soldatojn por misio en Germanio, dirante ke ili ĉiuj ŝuldas al li po 100 naziaj skalpoj. La “Bastardoj” iĝas tiom timataj de germanoj, ke Adolf Hitler mem komencas zorgi pri la afero.

Shosanna nun vivas en Parizo sub falsa nomo kaj posedas kinejon. Ŝi renkontas Frederick Zoller (Daniel Brühl), germanan soldaton, kies heroaĵoj estos rakontataj en nazia propaganda filmo, Stolz der Nation (“Fieraĵo de la nacio”). Ĉar Shosanna allogas lin, li konvinkas Joseph Goebbels organizi la premieron de la filmo en ŝia kinejo. Shosanna tiam decidas bruligi la kinejon dum la festo por mortigi gravajn naziajn oficistojn.

Dume, la brita registaro dungas Archie Hicox (Michael Fassbender) por la “Operacio Kino”. Li devos renkontiĝi kun la germana aktorino Bridget von Hammersmark (Diane Kruger) kaj la Bastardoj por bombi la kinejon dum la premiero.

Aktoroj

Mélanie Laurent
  • Brad Pitt: leŭtenanto Aldo Raine
  • Mélanie Laurent: Shosanna Dreyfus
  • Christoph Waltz: SS-kolonelo Hans Landa
  • Michael Fassbender: leŭtenanto Archie Hicox
  • Eli Roth: serĝento Donny Donowitz
  • Diane Kruger: Bridget von Hammersmark
  • Daniel Brühl: Fredrick Zoller
  • Til Schweiger: serĝento Hugo Stiglitz
  • Gedeon Burkhard: kaporalo Wilhelm Wicki
  • Jacky Ido: Marcel
  • B. J. Novak: unuaklasa soldato Smithson Utivich
  • Omar Doom: unuaklasa soldato Omar Ulmer
  • August Diehl: majoro Hellstrom
  • Denis Menochet: Perrier LaPadite
  • Sylvester Groth: Joseph Goebbels
  • Martin Wuttke: Adolf Hitler
  • Mike Myers: generalo Ed Fenech
  • Julie Dreyfus: Francesca Mondino
  • Richard Sammel: serĝento Rachtman
  • Alexander Fehling: Master serĝento Wilhelm
  • Rod Taylor: Winston Churchill
  • Sönke Möhring: soldato Butz
  • Samm Levine: unuaklasa soldato Hirschberg
  • Paul Rust: unuaklasa soldato Andy Kagan
  • Michael Bacall: unuaklasa soldato Michael Zimmerman
  • Bo Svenson: usona kolonelo
  • Enzo G. Castellari: nazia oficisto
  • Harvey Keitel: OSS-komandanto
  • Gregory Nicotero: Gestapo-majoro
  • Quentin Tarantino: la unua skalpita nazio / usona soldato en Stolz der Nation
  • Samuel L. Jackson: la rakontisto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.